Saltu al enhavo

Surinamo (nederlanda kolonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surinamo
1667 – 1954

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Fort Zeelandia
Loĝantaro
Nederlanda Reformita Eklezio
Ŝtat-strukturo
surinama guldeno • nederlanda guldeno
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Surinamo estis nederlanda planteja kolonio en Gujanoj, najbara de la ankaŭ nederlanda kolonio Berbice okcidente, kaj de la franca kolonio Kajeno oriente. Surinamo estis nederlanda kolonio ekde la 26a de februaro 1667, kiam nederlandaj trupoj kaptis la britan kolonion de Francis Willoughby dum la Dua angla-nederlanda milito, ĝis la 15a de decembro 1954, kiam Surinamo iĝis konstitua ŝtato de la Reĝlando de Nederlando. La statuso de la nederlanda suvereneco super Surinamo, kaj la angla suvereneco super Nova Nederlando, kiun ĝi estis konkerinta en 1664, estis tenita de la Traktato de Breda de 31a julio 1667, kaj denove konfirmita en la Traktato de Westminster de 1674.[1]

Post la aliaj nederlandaj kolonioj en Gujanoj, tio estas Berbice, Esekibo, Demerara, kaj Pomeroon, perdiĝis por la britoj en 1814, la restanta kolonio Surinamo estis ofte aludita kiel Nederlanda Gujano, ĉefe post 1831, kiam la britoj kunigis Berbice, Esekibo, kaj Demerara en la Brita Gujano. Ĉar la termino Nederlanda Gujano estis uzita en la 17a kaj 18a jarcentoj por aludi ĉiujn nederlandajn koloniojn en Gujano, tiu uzo de la termino povus esti konfuziga kaj oni komencis uzi la nomon Surinamo.

Koloniismo kaj multgenteco[2]

[redakti | redakti fonton]

Surinamanoj povas fizike tre diverse aspekti: ĉu orientazie, afrike, barate, indiane aŭ eĉ iel miksaĵo el tiuj grupoj. La unuaj loĝantoj de Surinamo estis logike la diversaj indianaj triboj, tradicie animismaj, kiuj ekloĝadis en tiu teritorio plurajn jarcentojn antaŭ la alveno de eŭropanoj. La unuaj eŭropaj esploristoj malkovris la Gujanojn ĉirkaŭ la jaro 1500, kvankam plena koloniado komenciĝis nur jarcenton poste. Dum la hispanoj kaj portugaloj okupiĝis pri la cetero de SudAmeriko, la francoj, angloj kaj nederlandanoj batalis ie kaj tie en la gujana regiono. Ekde 1651 kaj 1652 alvenas la unuaj afrikaj sklavoj, forprenitaj far la britoj, kiuj momente regis la tutajn Gujanojn. Kiel en multaj eŭropaj kolonioj tiutempe, la nigruloj estis sklavece uzataj kiel laboriloj por la koloniaj plantejoj, kiuj riĉigis Eŭropon per kafo, kakao kaj sukero. Parenteze rimarkindas, ke kvankam nelonga, la brita regado longatempe influis sur la lando: per la ekesto de afrikdevena popolo kompreneble, sed ankaŭ lingve kaj veture: En Surinamo, male ol Nederlando, sed simile al Gujano aŭ la eks-britaj karibiaj kolonioj, oni veturas laŭ la maldekstra flanko de la ŝoseoj kaj stratoj. En 1674 ― post kolonia interŝanĝo de la nordamerika Novjorko kun Britio, la meza terpeco fariĝis nederlanda: tiel naskiĝis Nederlanda Gujano, kiu de tiam restis nederlanda ĝis la sendependiĝo. Dum tri jarcentoj, Surinamo estis regata de eŭropaj koloniistoj, ĉefe nederlandaj, kvankam ankaŭ kelkaj aliaj eŭropanoj posedis kaj estris plantejojn. Tiun landon oni iom post iom nomis "Surinamo", laŭ la nomo de ĝia plej granda rivero. En la sklaveca historio de Surinamo gravis unu fenomeno, ne rara en Ameriko tiutempe: "marronado" (termino, kiun oni esperantigis el la nederlanda, franca kaj angla: marronage): la forfuĝo de la sklavoj el la plantejoj. La "marronoj" (Marrons) aŭ "buŝinengeoj" (bushinenge), la fuĝantoj, ariĝis en diversaj grupoj en la densa amazonia ĝangalo por kaŝi sin de la eŭropanoj. La ceteraj sklavoj ekliberiĝis nur en 1863, kiam oni iom post iom aboliciis sklavecon. La fino de sklaveco do instigas la plantejo-posedantojn serĉi novajn laboristojn por daŭrigi la ekonomion de la kolonio: tiel la fino de la 19-a jarcento bonvenigas la duan grandan enmigradondon al Surinamo. Kontraktaj laborantoj amase ŝipis el Azio, precipe el Brita Hindio, ankaŭ el Javo kaj Ĉinio je pli eta proporcio ekde 1873. Tiel Surinamo fariĝis unu el la plej etne diversaj landoj en la mondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oostindie, G. (2005). Paradise overseas: the Dutch Caribbean: colonialism and its transatlantic legacies. Oxford: Macmillan Caribbean. ISBN 1405057130. pp. 7-8.
  2. Revuo Kontakto numero 299 (2020:5) "Surinamo: Nederlanda spuro en Ameriko: Koloniismo kaj multgenteco" Valentin CERETTO BERGERA

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Anton de Kom

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]