Sudlando Regiono (Nov-Zelando)
Sudlando Regiono | |
angle Southlandmaorie Murihiku | |
Regiono de Nov-Zelando | |
Sudlando ene da Nov-Zelando
| |
Lando | Nov-Zelando |
---|---|
Distriktoj | Invercargill Distrikto, Gore Distrikto, Southland Distrikto |
Najbaras kun | Okcidenta Marbordo Regiono, Otago Regiono |
Ĉefurbo | Invercargill |
- alteco | 21 m s. m. |
- koordinatoj | 46° 24′ 47″ S 168° 20′ 51″ O / 46.41306 °S, 168.34750 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Monto Tutoko |
- alteco | 2 723 m s. m. |
Areo | 34 357 km² (3 435 700 ha) |
Loĝantaro | 98 000 (6/2016) |
Denseco | 2,85 loĝ./km² |
Regiona Konsilio | Sudlanda Regiona Konsilio |
Horzono | NZST (UTC 12) |
- somera tempo | NZDT (UTC 13) |
loĝantaro denseco mapo de Sudlando
| |
Vikimedia Komunejo: Southland Region | |
Retpaĝo: [1] | |
La Sudlando Regiono (angle Southland, maorie Murihiku) estas la plej suda regiono de Nov-Zelando. Ĝi konsistas de la tri distriktoj de Invercargill, Gore, kaj Southland, kaj ĝi kovras Rakiuran Insulon kaj la sudokcidentan parton de la Suda Insulo. La regiono havas pli ol tridek miliardojn da kvadrataj metroj da tero kaj pli ol 3 400 kilometroj da marbordo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La terbordo de Sudlando etendas el la okcidenta marbordo ĉe Fjordlando sude al la orienta marbordo ĉe la Catlins-Marbordo. Multo da la okcidenta parto de la regiono estas ene de la Fjordlanda Nacia Parko, kiu establiĝis dum 1905 kaj estas la plej granda nacia parko en Nov-Zelando. La parko estas tre arbara kaj havas multajn belajn fjordojn, kiel ekzemple Piopiotahi-Fjordo kaj Patea Fjordo. En la centro de la regiono, la Sudlanda Ebenaĵo inter la Waiau-Rivero kaj la Mataura-Rivero estas abunda agrikultura areo. La plej granda urbo, Invercargill, kaj la dua plej granda urbo, Gore, situas tie. Ĉe la sudorienta angulo de la regiono estas la Catlins-Marbordo, konata pro sia bela pejzaĝo kaj malmilda vetero. Pli sude situas Rakiura Insulo, kiu estas apartigita de la Suda Insulo per la Foveaux-Markolo.
Homa geografio
[redakti | redakti fonton]La ĉefurbo de Sudlando estas Invercargill, kiu havas 50 000 loĝantojn. Ĉi tiu estas proksimume duono da la tuta loĝantaro de la regiono. La regiono estas tre maldense loĝata, kaj Fjordlando havas preskaŭ neniom da daŭra homa loĝado.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Russell Kirkpatrick, Contemporary Atlas of New Zealand: The Shapes of our Nation, Auckland, NZ: David Bateman Ltd, 2005 ((ISBN 1-86953-597-9)), Plates 13, 32