Suda Triangulo (konstelacio)
Suda Triangulo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Triangulum Australe (genitiva Trianguli Australe) |
Mallongigo | TrA |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Altaro • Cirkelo • Paradizeo • Ortilo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 14h 45m 0s ... 17h 0m 0s |
Deklinacio | -70° 0' 0" ... -60° 0' 0" |
Areo | 110 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 83 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,91 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 30° |
Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 20° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Julio |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Johann Bayer |
Jaro de unua priskribo | 1603 |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | Uranometria |
Postaj ŝanĝoj | |
La Suda Triangulo estas unu el la 88 konstelacioj, el kiuj konsistas la tera ĉielo laŭ la oficiala divido de Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio videbla el la suda duonsfero. Ĝi estis kreita dum la 16-a jarcento, kaj ĝia nomo kontrastas tiun de la konstelacio Triangulo, videbla el la norda duonsfero,, kiu jam delonge ekzistis. La nomo Triangulo ŝuldiĝas al la tri plej brilaj stelaj de la konstelacio, kiuj en la tera ĉielo konsistigas preskaŭ egallateran triangulon.
Ne konatas la nomo de la kreinto de la konstelacio, kvankam ĝi estis plej verŝajne estigita de ŝipiristoj en la 16-a jarcento. Ĝi estis registrita en 1589 de la astronomo Petrus Plancius sur globuso je diametro de 32 centimetroj kaj duono kiun eldonis Jacob Floris van Langren en Amsterdamo. Ĝia unua mencio en ĉiela atlaso okazis en 1603, en la majstroverko Uranometria de Johann Bayer.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]Pro la malfrua aldono de la Suda Triangulo al la konstelaciaro, ne ekzistas mitologio rilata al ĝi.
Notindaj astroj
[redakti | redakti fonton]En la Suda Triangulo situas NGC 6025, malferma stelamaso kiu konsistas el proksimume 30 steloj, havantaj magnitudon de 7 ĝis 9.