Saltu al enhavo

Strakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strakov
germane Strockele
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Strakov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Končinský potok
Situo Strakov
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 57″ N 16° 23′ 13″ O / 49.86583 °N, 16.38694 °O / 49.86583; 16.38694 (mapo)
Katastro 8,52 km² (852 ha) Strakov
Loĝantaro 262 (2024)
Denseco 30,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578819
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Strakov
Retpaĝo: strakov.wbs.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Strakov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km oriente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 262 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semanín, Benátky, Janov, Česká Třebová kaj Litomyšl.

Nomo de la vilaĝo unue aperiĝas en akto de vroclava episkopo Przedslav el Pogorelo el la jaro 1347, kiu kadre de havaĵa egaligo inter episkopo de Litomyšl kaj la kanonikaro alordonis Strakov al la episkopo. Episkopo Jan Železný el Litomyšl mencias Strakov kiel parton de sia havaĵo en la jaro 1398. En la jaro 1547 alfalis Strakov al la kastela sinjorejo en Litomyšl. De sia ekesto estis Strakov ĉeĥa vilaĝo kaj la germana nomo Strokele aŭ Strockele aperas unue nur en la jaro 1789.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869373
1880364
1890323
1900319
1910311
1921294
JaroLoĝantoj
1930295
1950182
1961221
1970219
1980206
1991196
JaroLoĝantoj
2001226
2011207
2014224
2016231
2017226
2018229
JaroLoĝantoj
2019243
2020246
2021245
2022256
2023263
2024262

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco troviĝas baroka kapelo de Sankta Maria el la jaro 1734, centra, kvadrata kun rondigitaj anguloj kaj duoncirkla fermo. La kapelon kronas malgranda tureto, svelta kun eminenta kupolo. La enirejo kaj fenestroj estas oblongaj, duoncirkle finitaj, fasadoj nemembrigitaj. La volbo estas kruca, en la fermo konĥo kun segmentoj. Altareto estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento.

  • Statuaro de la Plejsankta Triunuo el la jaro 1894 staras antaŭ la domo n-ro 20,
  • Kruco el la jaro 1864, ŝtona kun prisma soklo kun reliefoj.

En la vilaĝo estas du areoj de somerfinaj kabanoj. 4 km okcidente troviĝas fontejo Zlatá studánka, al kiu gvidas el Litomyšl kaj el Česká Třebová ruĝe signita, alternative verde signita, turismaj padoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]