La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1318.
Printempe de la jaro 1945 sur deklivoj ĉe la municipo fortikigis sin germanaj taĉmentoj, kiuj estis malvenkitaj fare de soldataroj de Ruĝa Armeo kaj rumanaj taĉmentoj nur post 13 tagoj de la bataloj. Sen troigo tiu ĉi batalo ĉe Strání estadas markita kiel la dua Dukla kaj la evento estadas rememorigata en la periodoj de ĝia datrevenoj per montraj rekonstruoj.
Ankaŭ la kastron de Strání al la 25-a de julio 1997 tuŝis reguligo de la ŝtatlimo kun Slovakio. La municipo tiam perdis sian duonon de la elsendigilo sur Granda Javorino, sed male ĝi akiris de Slovakio arbarigitajn parcelojn.
Kapeleto en Uhliska – kapeleto de Virgulino Maria Dolora en Uhliska estis konstruita en la jaro 1816 fare de kamparano Jan Popelka.
Paroĥa ĉambrego
Tridekonaĵo – domo n-ro 69, ĝis la jaro 1851 sidejo de doganistoj kaj tridekonaĵa ofico. Post nuligo aĉetis la domon firmao Zahn kaj establis tie loĝejojn por siaj okupitoj