Strážske
Strážske | ||
hungare: Őrmező | ||
Urbo | ||
Rivero Laborec kaj urbo Strážske
| ||
|
||
Oficiala nomo: Strážske | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Michalovce | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Zemplín | |
Rivero | Laborec | |
Situo | Strážske | |
- alteco | 134 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 52′ 02″ N 21° 49′ 28″ O / 48.86722 °N, 21.82444 °O (mapo) | |
Areo | 24,773 km² (2 477,3 ha) | |
Loĝantaro | 4 579 (31.12.2007) | |
Denseco | 184,84 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1337 | |
Horzono | MET (UTC 1) | |
- somera tempo | MET (UTC 2) | |
Poŝtkodo | 072 22 | |
Telefona antaŭkodo | 421-56 | |
Aŭtokodoj | MI | |
NUTS | 523101 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Strážske | ||
Retpaĝo: www.strazske.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Strážske (hungare Őrmező) estas urbo en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Michalovce.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Humenné-Michalovce, krome estas ĉefvojo kaj fervojo al Vranov nad Topľou. Michalovce troviĝas 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1337 en formo Ewrmezew. Dum la jarcentoj la kampoj apartenis al diversaj familioj, ekzemple Drugeth, Rákóczi, Okolicsányi (okoliĉanji). En 1871 la fervojo atingis la komunumon. En 1910 loĝis en Őrmező 1091 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). Ĝis Traktato de Trianon Őrmező apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Michalovce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Strážske 4474 da homoj, (4312 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika grek-katolika preĝejo el la 14-a jarcento, en la 18-a jarcento ĝi estis rekonstruita, en 1779 renovigita
- rom-katolika preĝejo de 1840
- klasikisma kastelo de Széchenyi (sEĉEnji) de 1901
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la urbo naskiĝis hungara grafikisto Lajos Szalay.