Stein-Glaĉero
Stein-Glaĉero | ||
---|---|---|
La Stein-Glaĉero vidita de la Sustenpasejo | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 676398 / 173870 (mapo)46.7116666666678.4377777777778Koordinatoj: 46° 43′ N, 8° 26′ O; CH1903: 676398 / 173870 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Inter Gwächterhorn kaj Sustenhorno | |
Longeco | 4,3 km | |
Larĝeco | 2 km | |
Areo | 8,3 km² | |
Glacikvanto | 1 km³ | |
Elfluanto(j) | Steinwasser → Aro | |
Jara retiriĝo/kresko | 30 m retiriĝo en 2006 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
La Stein-Glaĉero (germane Steingletscher) estas glaĉero en Kantono Berno, Svislando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas longecon de proksimume 4,3 km kaj kovras areon de 8 km². La Stein-Glaĉero situas okcidente de la Sustenpasejo. Ĝi naskiĝas sur la montdorso inter Gwächterhorn kaj Sustenhorno je proksimume 3420 m super la marnivelo. La glaĉerlango nuntempe finiĝas ĉe la Stein-Lago je 1940 m super la marnivelo. Okcidente La Stein-Glaĉero havas 2,8 km longan flankglaĉeron, kiu nomiĝas Steinlimi-Glaĉero.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La Stein-Glaĉero estas unu el la plej facile alireblaj glaĉeroj de Svislando. Du kilometrojn malsupre de la glaĉerlango troviĝas en kurbiĝo de la strato trans la Sustenpasejo la Hotelo kaj gastejo Steingletscher, de kie eblas pagante eniron de 5 svisaj frankoj rekte veturi ĝis la Stein-Lago antaŭ la glaĉerlango kaj pli supre la lango de la Steinlimi-Glaĉero atingas rekte la straton.