Stadiono Bollaert-Delelis
Stadiono Bollaert-Delelis | ||
---|---|---|
Stade Bollaert-Delelis | ||
futbala stadiono • 15-rugbeejo • sportejo | ||
Situo | ||
Loko | Lens, Francio Francio | |
Geografia situo | 50° 25′ 58″ N, 2° 48′ 53″ O (mapo)50.4327777777782.8147222222222Koordinatoj: 50° 25′ 58″ N, 2° 48′ 53″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Konstruadita | 1932 (renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015) | |
Malfermita | la 18-an de junio 1933 | |
Posedanto | urbo Lens | |
Surfaco | herbo | |
Kapacito | 41 233 spektantoj antaŭ kaj 38 223 post la renovigo de 2014-2015 | |
Dimensioj | 105 x 68 m | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La 'Stadiono Bollaert-Delelis, aŭ france StadeBollaert-Delelis (ĝis la jaro 2012 stade Félix-Bollaert), estas la plej granda stadiono en la urbo Lens de Francio. Ĝi konstruiĝis en 1932 kaj estis inaŭgurita la 18-an de junio 1933. Poste ĝi estis renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015. La stadiono havis kapaciton de 41 233 spektantoj antaŭ kaj nun havas lokon por 38 223 spektantoj post la renovigo de 2014-2015.
Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn. Ĝi interalie gastigis matĉojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984 kaj de la Futbala Mondpokalo 1998, kaj aktuale estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.
Kutime la stadiono gastigas la hejmajn matĉojn de la loka futbalklubo RC Lens. La stadiono portas la nomon de Félix Bollaert, kiu kiel prezidanto de la loka mineja societo en 1931. En 2012 la urba administrantaro decidis aldoni la nomon de André Delelis, kiu estis nacia ministro, sed precipe pli ol 3 jardekojn (de 1966 ĝis 1998) urbestro de Lens.