Srpski Itebej
Srpski Itebej, serbe Српски Итебеј, hungare Szerbittabé [serbitabE] aŭ Felsőittabé (=Supra-Ittabé) estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 113 km²
- Koordinatoj: 45°34′07″N 20°42'29″E
- Alto super marnivelo: 70 m
- Loĝantaro: 2400
- Poŝtkodo: 23233
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
[redakti | redakti fonton]Srpski Itebej situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Bega kaj Kanalo Bega laŭ la rumana landlimo. Novi Itebej troviĝas nur 100 metrojn, Zrenjanin 37 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Withubu". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Serboj rehomigis ĝin ekde 1780. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Párdány, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Srpski Itebej 2405 homoj, (1881 serboj (78 %), 255 hungaroj, 119 ciganoj, 26 jugoslavianoj, 10 kroatoj, 6 rumanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa serba preĝejo omaĝe al Sankta Sava
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria)