Spiritisma Grupo Mario de Nazareto (Votuporanga-SP)
Aspekto
Spiritisma Grupo Mario de Nazareto | ||
---|---|---|
Grupo Espírita Maria de Nazaré | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 24-an de aŭgusto 1982 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Religiejo | |
Fondinto(j) | Divaldo Mattos de Oliveira, Luís Antônio Ferraz kaj Isabel Pinar | |
Retejo | www.mariadenazare.com.br | |
La Spiritisma Grupo Mario de Nazareto (portugale Grupo Espírita Maria de Nazaré) estas spiritisma asocio en Votuporango, Brazilo, fondita la 24-an de aŭgusto 1982 de Divaldo Mattos de Oliveira, Luís Antônio Ferraz kaj Isabel Pinar.
La fondintoj idealigis la starigon de grupo por disvastigi la spiritisman doktrinon kaj disvolvi sociajn servojn por helpi helpobezonajn familiojn en la kvartalo, kiu tiam estis en sia komenco.
Ĝia sidejo sur tereno de 10.000 m² havas prelegejon, centran kuirejon, manĝejojn, bakejon, ludejon, plantejon de orkideoj kaj klasĉambrojn por kursoj, lerneja helpo kaj antaŭlerneja edukado.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Informpaĝo en la retejo Grupo Espírita Maria de Nazaré Arkivigite je 2021-09-18 per la retarkivo Wayback Machine portugale
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Brazila Spiritisma Federacio
- Spiritisma Centro Bezerra de Menezes
- Spiritisma Centro Emanuelo
- Spiritisma Centro Humberto de Campos
- Spiritisma Centro Vojo al Damasko
- Spiritisma Domo Paca Angulo
- Votuporango
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Spiritisma Grupo Mario de Nazareto Arkivigite je 2019-12-30 per la retarkivo Wayback Machine portugale