Spartakiado
Spartakiado | |||||
---|---|---|---|---|---|
ripetiĝanta sporta evento | |||||
plursporta evento • internacia konkurso | |||||
Komenco | 1928 vd | ||||
Fino | 1937 vd | ||||
Poste | Spartakiad of the Peoples of the USSR vd | ||||
Lando(j) | Sovetunio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Spartakiado (ruse спартакиада) estis populara sporta evento okazinta en Sovetunio kaj la landoj de la Orienta Bloko dum la Malvarma Milito.
Komence la Spartakiado (nomita laŭ Spartako, la estro de la sklavribelo kontraŭ Romo) celis esti konkurso inter pro-komunismaj sportaj kluboj en Germanio. Ekde 1928 samnomaj konkursoj okazis en Sovetunio por anstataŭigi la olimpikan movadon, en kiu Sovetunio ne partoprenis, unue pro bojkoto de la Internacia Olimpika Komitato kaj poste laŭ iniciato de Sovetunio mem, pro ideologiaj malkonsentoj.
Kelkaj konkursoj okazis sub la nomo "Spartakiado": inter la armitaj fortoj de Sovetunio, la pormilitaj junularaj movadoj, kaj inter la popoloj de Sovetunio, kiu okazis ekde 1956 ĝis la malfondo de Sovetunio en 1991.
Spartakiado ankaŭ okazis en aliaj komunistaj landoj kiel Orienta Germanujo, Pola Popola Respubliko, Bulgara Popola Respubliko kaj Ĉeĥoslovakio.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Dum la komunista Spartakiado planita por 1933 en Moskvo, Esperanto planiĝis estis uzata kiel oficiala lingvo – buŝe kaj skribe – kaj estis uzota eĉ por startigaj komandoj. Tiu laŭ la historiisto Bernd Krause estus unu el la plej grandaj »sportaj« momentoj en la historio de Esperanto, sed ĝi neniam okazis, ĉar la evento devis esti nuligita.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en Bernd Krause: "Esperanto und Olympia - Aspekte einer Berührung" (germane: "Esperanto kaj la Olimpikoj - aspektoj de tuŝo") en Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2019, citaĵo "Spite de diversaj publikaj diskutoj pri la verŝajne positivaj efikoj rezultontaj el la uzado de la internacia lingvo, Esperanto neniam trovis sian vojon en sporton mem. Ĉar la Olimpika Komitato ĉiam persistis pri la uzado de la Angla kaj la Franca kiel oficialaj lingvoj, fiaskis klopodoj establi Esperanton kiel internacian Olimpikan lingvon. [...] En laborista sporto, precipe en la Internaciaj Laboristaj Olimpiadoj aranĝitaj inter la Mondaj Militoj, Esperanto havis nekompareble pli grandan sukceson – spite de la fakto, ke la tuta laborista movado estis dividita en du malamikajn frontojn: Dum la socialista Olimpiado 1931 en Vieno, Esperanto estis uzata kiel oficiala lingvo – buŝe kaj skribe –, kaj dum la komunista Spartakiado planita por 1933 en Moskvo, Esperanto estis uzota eĉ por startigaj komandoj. Tiu estus unu el la plej grandaj »sportaj« momentoj en la historio de Esperanto, sed ĝi neniam okazis, ĉar la evento devis esti nuligita." - resumo pli bone legebla ĉi tie[rompita ligilo].