Sonorilejo
Sonorilejo aŭ sonorilejeto estas memstara konstruaĵo, eventuale turoforma alkonstruaĵo de alia konstruaĵo, servanta por pendigi sonorilon.
Ĝenerale la sonorilejo estas malgranda sonorilturo aŭ diminutiva markigo de sonorilturo. Laŭ difino de Hana Hlušičková la sonorilejo diference de la sonorilturo ne estas funkcie kunigita kun preĝejo, sed ĝi estas memstara, escepte ĝi povas funkcie koneksi kun kapelo, anstataŭigi tureton de kapelo (ekz. sonorilejo en Dolní Zálezly), sed plej ofte ĝi situas en municipoj, kiuj havas nek kapelon nek preĝejon.
Komencoj
[redakti | redakti fonton]Al la estiĝo de municipaj sonorilejoj igis iniciaton precipe fajra patento de Maria Tereza, eldonita la 21-an de aŭgusto 1751. Ĝi enhavis sume 30 artikolojn, kiuj krom la ordono sonori, se vartanto ekvidos incendion, kaj havi sonorileton en ĉiu municipo, eldonis ankaŭ ordonon planti arbojn inter la domoj, havi en la vilaĝplaco fiŝlageton ka. La patento estis pli poste ankoraŭ pli severigita la 24-an de januaro 1787 de Jozefo la 2-a, kiu konstatis, ke superularo alpaŝas al ties realigo tre maldiligente. Tiu ĉi maldiligenteco estis ankaŭ kaŭzo, kial la sonorilejoj havadas tre varian konstruaĵon kaj dimensiojn - ĉar ili diferenciĝas ne nur teritorie kaj laŭtempe, sed ankaŭ laŭ posedaĵaj eblecoj de la superularo.