Saltu al enhavo

Somera tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Printempo: Ŝanĝo de normala (vintra) tempo al somera tempo
Nur la blukoloraj landoj uzas somertempon.
  •  Somera tempo uzata
  •  Somera tempo ne plu uzata
  •  Somera tempo neniam uzata
  • Somera tempo estas ŝanĝo de la oficiala tempo per aldono de unu horo, tiel delokigante la lumtagajn horojn dum iu periodo de la jaro. Sur la norda hemisfero, la hor-fortiro okazas fine de marto aŭ komence de aprilo, la reŝanĝo (redono) de la horoj okazas fine de septembro aŭ en oktobro. En Kanado kaj Usono (krom lokaj esceptoj), la hor-fortiro okazas komence de marto kaj redono en komenco de novembro. Estas kontraŭe en la suda hemisfero, la hor-fortiro je unu horo okazas de meze aŭ fine de oktobro ĝis meze aŭ fine de marto.

    La ideon suprenĵetis unuafoje Benjamin Franklin, en sprita eseo[1] de 1784, dum la epoko de oleaj lampoj. En 1907, la angla William Willett proponis en kvar paŝoj antaŭenigi la horon je po 20 minutoj, sume je 80 minutoj. La brita parlamento rifuzis en 1908 leĝoproponon, pri printempa unuhora tempoŝanĝo.

    En 1916, kelkaj landoj (ekz. Aŭstralio, Grand-Britio, Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Usono) enkondukis dum la unua mondmilito la someran tempon por ŝpari je la lumigado kaj energio.

    Dum la dua mondmilito, kelkaj landoj ŝanĝis la tempon por longa tempo je unu horo pli (tiel en Usono inter la 9-a de februaro 1942 kaj 30-a de septembro 1945). En Francujo oni enkondukis duoblan somertempon, tio estas oni antaŭenigis la tempon je 2 horoj (vintre je 1 horo); la unua foje tio okazis de 1942 ĝis 1945[2], kaj denove enkondukitas ekde la 28-a de marto 1976[3].

    Post la 1940-aj jaroj - la somera tempo estis denove enkondukita ekde 1979 en Hungario, kaj eĉ en Svislando ekde 1981, malgraŭ la referendumo de 1978, pri kiu la majoritato de Svisoj ne volis tian tempoŝanĝon. Per du referendumoj en 1992 kaj 2011 loĝantaroj de Kvinslando rifuzis someran tempon[4][5], kaj vivas kun senŝanĝa tempo.

    La horŝanĝo okazis en Usono je lasta dimanĉo de aprilo kaj daŭris la somera tempo ĝis la lasta dimanĉo de oktobro. En 1986, la usona kongreso metis la komencon de la somera tempo je unua dimanĉo de aprilo, la lasta tago ne ŝanĝiĝis. En 2007 la horantaŭeniro okazis en Nordameriko de la dua dimanĉo de marto ĝis la unua dimanĉo de novembro.

    Europa Unio decidis interkonformigi la datojn de ŝanĝotempoj en 1998 rilate ĉiujn eŭropajn landojn, per la direktivo 2000/84/CE de Eŭropa Parlamento kaj Eŭropa Konsilio eldonita en 2001[6]. En la plimulto de la landoj de okcidenta Eŭropo - precipe ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio - la somera tempo komenciĝas je la lasta dimanĉo de marto kaj finiĝas je la lasta dimanĉo de oktobro.

    Tial, ke Ĉinio abandonis la someran tempon en 1992[7], ke Rusio ankaŭ abandonis ĝin en 2011, same kiel Brazilo en 2019[8]. La plimulto da homoj de la planedo vivas sen tempoŝanĝo.

    Kritiko je la somera tempo

    [redakti | redakti fonton]

    La ĉefa celo de la somera tempoŝanĝo estas redukti la uzon de energio, tamen multaj esploradoj pruvis ke tio estas nur tre minimuma. En 2007, la Eŭropa Komisiono agnoskis, ke la energiŝparado per horŝanĝo estas eta, kaj plietiĝos dum la venontaj jaroj, pro la ĝeneraligado de energiŝparlampoj[9]. En Usono la situacio estas tre konfuza ĉar diversaj federaciaj ŝtatoj ne havas someran tempon. Studo pri la komparo de energikonsumado en Indianao, antaŭ kaj post 2006 montris, ke la somera tempo malŝparas energion[10].

    Unu el la kontraŭargumentoj pri la somera tempo rilatas al la tempozonoj. Dum la vintra (=normala) tempo la horloĝo en okcidenta Eŭropo (aparte Francujo kaj Hispanujo) jam estas unu horon pli frua ol la suna tempo, dum la somero la horloĝo tial estas du horojn pli frua ol la suna tempo. La taga ritmo de la homoj do ne iras sinkrone kun la ritmo de la suno, kaj multaj homoj konsideras du horojn kiel granda diferenco kaj suferas pri malbona adaptiĝo de ilia biologia ritmo (ciklo de hormonaj sekrecioj, kiuj tute influas la homan fiziologion). Precipe kamparanoj konsideras tion kiel grandan problemon, ĉar iliaj bestoj vivas laŭ la ritmo de la suna tempo.

    Alia multaŭdata plendo estas ke la somera/vintra tempo ĉiufoje postulas adapton de la taga ritmo de homoj, precipe infanoj suferas pro tio, kaj povus trolaciĝi dum la semajno post la tempoŝanĝo.

    Raporto de Franca Senato en 1997[11] konkludis, ke la avantaĝoj anoncitaj kaj atenditaj ne estas sufiĉe gravaj por kompensi la malavantaĝojn pri: publika sano, laborkondiĉoj kaj vivstiloj, agrokulturo, media protektado, veturilsekureco, turismaj industrioj, libertempoj kaj eĉ pri energiŝparado (pro plifortigo de hejmhejto matene dum aprilo kaj oktobro). Ĝi proponis, ke Francujo adoptu senŝanĝe sian vintran tempon (kiu estas jam unu horo antaŭ ĝia sunhoro), tiel, estante inter Germanio kaj Grand-Britio, eĉ se tiuj ĉi ankoraŭ ŝanĝus siajn tempojn, Francujo havus la saman tempon kiel Germanio vintre, kaj saman tempon kiel Grand-Britio somere.

    Senŝanĝa antaŭenigo de la tempo je unu horo

    [redakti | redakti fonton]
    Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC 1, UTC 2, UTC 3).

    Senŝanĝa antaŭenigo de la tempo je unu horo rilate al la suna tempo (daŭrigante dum la tuta jaro kun tia unuhornura somera tempo) estas rekomendata, kaj estis adoptita, ekzemple en Islando, Rusio kaj Belorusio[12]. Francujo restis kun tia senŝanĝa sistemo de 1945 ĝis 1976, kaj Unuiĝinta Reĝlando de 1968 ĝis 1971[13]; adeptoj de tiu sistemo valorigas la samajn avantaĝojn kiel normala somera tempo, sed sen la problemoj ligitaj al la du ŝanĝoj jare. Dum iuj konsideras ĝin favoran al turismo pro pli longaj lumaj posttagmezoj, aliaj malfavoras pro problemoj ligitaj al pli malfrua suneliro, precipe dum vintro[14].

    Multaj landoj, kiel Argentino, Armenio, Centra Ĉinio, Kartvelio, Kazaĥujo, Mongolio, Senegalo, Turkmenujo kaj Turkio, povas esti konsiderataj uzi "fakte" tempon daŭre antaŭenigitan je unu horo, ĉar iliaj legalaj tempoj estas la sunaj tempoj de la meridianoj lokataj 15 gradojn pli oriente ol iliaj propraj meridianoj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Originala teksto Arkivigite je 2010-01-15 per la retarkivo Wayback Machine artikolo de Benjamin Franklin (angle).
    2. Kronologio kaj somera tempo. Arkivita el la originalo je 2013-03-27. Alirita 2013-03-27.
    3. Dekreto n-ro 75-866 eldonita la 19-a de septembro 1975 rilatante al franca somera tempo por 1976
    4. "Daylight Saving for South East Queensland Referendum Bill 2010 (Referendumo pri somera tempo en sud-orienta Kvinslando, 2010)", 1r-a de aprilo 2010. Kontrolita 2010-07-25. (angle)
    5. "Daylight saving silence 'deafening' (Somera tempo silente premmortigita)", 16-a de junio 2011. Kontrolita 2011-06-19. (angle)
    6. La directive 2000/84/CE du Parlement Européen et du Conseil du 19 janvier 2001 concernant les dispositions relatives à l'heure d'été Arkivigite je 2014-04-11 per la retarkivo Wayback Machine (france)
    7. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/07, paĝo 14: Somera tempo ne plu taŭgas verkita de Hao Weining.
    8. Decrees on daylight saving time in Brazil (Dekretoj pri somera tempo en Brazilo) (portugale). National Observatory (Brazil). Alirita 2019-11-25.
    9. Komuniko de la Komisiono, la 23-a de novembro 2007.(france)
    10. Handwerk, Brian. Permanent Daylight Saving Time? Might Boost Tourism, Efficiency (Daŭre somera tempo? Efiko pri turismo). National Geographic. Alirita 5-a de januaro 2012. (angle)
    11. Faut-il en finir avec l’heure d’été ?, Ĉu devu ni abandoni someran tempon? (raporto de la franca Senato) (france)
    12. Tom Parfitt (25-a de marto 2011). Think of the cows, clocks go forward for the last time in Russia (Horloĝoj antaŭeniras lastafoje en Rusio) (Editoro,The Guardian). (angle)
    13. Spring Forward: 100 years of British Summer Time. Royal Museums Greenwich. Arkivita el la originalo je 2015-10-16. Alirita 6 January 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-16. Alirita 2012-11-30. (angle)
    14. Handwerk, Brian. Permanent Daylight Saving Time? Might Boost Tourism, Efficiency. National Geographic. Alirita 2012-01-05. (angle)

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]