Saltu al enhavo

Solovjovko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Solovjovko
ruse Лесноселье
ukraine Солов’ївка
krime-tatare Atalıq Eli
Apartenas al: Simferopola distrikto, Mazanka komunumo
Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 18′ O (mapo)44.95277777777834.296666666667Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 18′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~460 m
Areo: 0,37 km²
Loĝantaro: 74 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97532
Telefonkodo: 380-652
Hor-zono: UTC 3
Antaŭa nomo: Atalik-Eli

Oficiala paĝaro nekonata

Solovjovko (Krimeo)
Solovjovko (Krimeo)
DMS
Solovjovko
Situo de Solovjovko sur la mapo de Krimeo
Solovjovko (Simferopola distrikto)
Solovjovko (Simferopola distrikto)
DMS
Solovjovko
Situo de Solovjovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Solovjovko (ruse Соловьёвка, ukraine Солов’ївка, krime-tatare Atalıq Eli) estas vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 74 homoj[1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 11 kilometrojn oriente de Simferopolo proksime al la limo kun la Belogorska distrikto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Opuŝko (situanta tuj proksime, ĉirkaŭ 300 metrojn okcidente) kaj Lesnoselo (situanta ĉirkaŭ 2 kilometrojn nordokcidente).

La unuaj fidindaj historiaj informoj pri la vilaĝo aperis en la jaro 1784 (sub la nomo Atalik Eli). Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 16 kortoj kaj estis loĝata de 115 homoj (ĉiuj el ili estis krime-tataroj).

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ plene senhomiĝis (pro la amasa elmigro de krime-tatara loĝantaro en Turkion), tamen rekreskis fine de la jarcento (verŝajne pro la transloĝigo de kamparanoj el aliaj regionoj de Rusia Imperio). Laŭ la statistikaj dokumentoj de la jaro 1887 la vilaĝo konsistis el 14 kortoj kaj estis loĝata de 95 rusoj; proksimume samtempe estis ekuzita la nuna nomo de la vilaĝo (kiu venas de la rusa vorto solovej, kiu signifas «najtingalo»).

Dum la 20a jarcento la vilaĝo tute ne kreskis. Ekde la jaro 1965 ĝi apartenas al la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto.

Dinamiko de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
  • 1805 — 105 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 27 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1887 — 95 homoj (ĉiuj — rusoj)
  • 1989 — 74 homoj
  • 2001 — 74 homoj

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 74 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 64 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 36,7 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 44[2].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje