Skarlata arao
Makao (birdo) redirektas ĉi tien. Por aliaj signifoj vidi Makao
La skarlata arao (Ara macao), ankaŭ konata kiel makao aŭ, laŭ Brazila loka nomo, ararakango, estas granda, ruĝa, flava kaj blua (laŭ partoj) papago de Sudameriko, nome membro de granda grupo de amerikaj papagoj nomitaj araoj kaj de ties genro Ara. Ĝi estas indiĝena de humidaj ĉiamverdaj arbaroj de tropika Sudameriko. Ties teritorio etendas el pleja sudorienta Meksiko al Amazonio de Peruo, Bolivio, Venezuelo kaj Brazilo en malaltaj teroj el 500 m (almenaŭ iam) ĝis 1000 m. Ĝi suferis pro loka formorto pro habitatodetruo kaj kaptado por la papaga komercado, sed surloke ĝi restas sufiĉe komuna. Iam ĝi havis teritorion norde ĝis suda Tamaulipas. Ĝi povas ankoraŭ troviĝi sur la insulo Coiba. Ĝi estas la nacia birdo de Honduro.
Taksonomio kaj nomado
[redakti | redakti fonton]La skarlata arao (Ara macao Linnaeus 1758) estas membro de la genro Ara (Lacepede, 1799), unu el 6 genroj de makaoj el Centra kaj Suda Ameriko. Carolus Linnaeus priskribis kaj nomigis la skarlatan makaon en sia Systemae Naturae en 1758. Pranomo: Psittacus macao.
Du subspecioj prezentas diferencajn larĝojn en ties flava flugilbendo, kiuj estas la jenaj:
- A. macao macao aŭ Sudamerika skarlata makao, nome nomiga subspecio
- A. macao cyanoptera (Wiedenfeld 1995) norda Centramerika skarlata makao
La Centramerika skarlata makao estas pli granda kaj havas bluan en siaj flugiloj anstataŭ verdan koloron.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tambopata Macaw project Arkivigite je 2012-07-01 per la retarkivo Wayback Machine long term research project in south east Peru
- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia — Species Profiles
- Filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Paĝo de fotoj de makaoj ĉe argilejo el Parrots International Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto ĉe PBase
- Poŝtmarkoj (15 landoj) kun Mapo
- Ara macao konservado kaj reenmeto en Kostariko
- Scarlet macaw in illegal traffic in Nicaragua
- The Scarlet Macaw Genome Project Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine