Saltu al enhavo

Sissi (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sissi
filmo
Originala titolo Sissi
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1955
Ĝenro drama filmo, filmbiografio, amafera filmo
Kameraado Bruno Mondi
Reĝisoro(j) Ernst Marischka
Produktisto(j) Ernst Marischka
Scenaro Ernst Marischka
Filmita en Schloss Fuschl • Vilao imperiestra (Bad Ischl) • Preĝejo de Sankta Mikaelo (Vieno)
Loko de rakonto VienoPalaco SchönbrunnPossenhofen
Muziko de Anton Profes
Rolantoj Romy Schneider • Karlheinz Böhm • Magda Schneider • Uta Franz • Gustav Knuth • Josef Meinrad • Vilma Degischer • Erich Nikowitz • Karl Fochler • Peter Weck • Hilde Wagener • Egon von Jordan • Otto Treßler • Franz Böheim • Richard Eybner
IMDb
vdr

Sissi estas historia filmo reĝisorita de Ernst Marischka, kaj publikigita en 1955. Ĝi estas protagonistigita de Romy Schneider, Karlheinz Böhm, Magda Schneider, Franz Uta, Gustav Knuth, Vilma Degischer kaj Josef Meinrad. La filmo estas la unua parto de trilogio de romantikaj filmoj pri la vivo de la fama edzin-imperiestrino de Aŭstrio, nome Elizabeto de Bavario, konata familiare kiel "Sissi". La aliaj du filmoj estos Sissi – Die junge Kaiserin (1956) kaj Sissi – Schicksalsjahre einer Kaiserin (1957)

Temas pri adaptaĵo de la verko Sissys Brautfahrt de Ernst Décsey kaj Gustav Holm.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La princino Elizabeto (Sissi) loĝas en la Palaco Possenhofen, ĉirkaŭita de la lago Starnberger See, kie la princino loĝas kun siaj gepatroj, la gedukoj Max kaj Ludovika en Bavario, kaj gefratoj. Ŝi bone rilatas kun sia patro kaj sia fratino Elena (Nenne) ĝis alveno al la palaco mesaĝo el Vieno, ĉefurbo de la Aŭstria Imperio de Habsburgoj. La leteron sendis la ĉiopova fratino de Ludovica, la arkidukino Sofia, kiu intencas ke Nené edziniĝu al ŝia filo, la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio.

Allogita de la honoro iĝi bopatrino de la Imperiestro de Aŭstrio, Ludovika akceptas, kaj por ke Max ne malfidu, decidas kunporti ankaŭ Sissi, la pli juna fratino, por ŝajnigi simplan vojaĝon. Ĉe la Imperia Vilao de Bad Ischl oni festas la datrevenon de Francisko Jozefo, sed la juna imperiestro, konas Sissi kaj forte enamiĝas de la princino. Spite dekomencan malakcepton fare de Elizabeto, la imperiestro anoncas la engaĝiĝon dum balo, antaŭ la reĝinoj de Saksio kaj Prusio. Oni planis, ke en la balo Francisko Jozefo akompanu Nené ĉetable kaj dancu kun ŝi; kaj nur poste oni anoncu la engaĝiĝon; sed amo akcelis la aferon, kaj li elektis Sissi. Oni celebras per piroteknikaĵoj; kaj spite la baraktojn de Sofia por konvinki sian filon, kaj por ĝeni kaj ĉikani Sissi, la nupto okazos per grandioza ceremonio en Vieno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Romy Schneider : kiel imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio, aŭ "Sissi"
  • Karlheinz Böhm kiel imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio.
  • Magda Schneider kiel Dukino Ludovika en Bavario, patrino de Sissi kaj fratino de Sofia
  • Uta Franz kiel Princino Helene en Bavario, aŭ "Nené", pli aĝa fratino de Sissi
  • Gustav Knuth kiel Duko Maximilian Joseph en Bavaria, patro de Sissi
  • Vilma Degischer kiel Arkidukino Sophie, patrino de Francisko Jozefo
  • Josef Meinrad kiel Majoro Böckl de ĝendarmaro
  • Franz Böheim, kiel Johann Petzmacher.

Kuriozaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Schneider reludis la rolon de Elisabeto en la filmo Ludwig (1972), reĝisorita de Luchino Visconti.

La aktorino Magda Schneider, kiu ludas la rolon de la dukino Ludovika en la tri filmoj de la serio, estas la patrino de Romy Schneider en la reala vivo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]