Sinagogo nova de Erfurto
Aspekto
La Sinagogo nova de Erfurto (germane: Neue Synagoge) troviĝas proksime de la ĉefa stacidomo de Erfurto ĉe la Juri-Gagarin-ringostrato.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas la ununura sinagogo inaŭgurita en GDR kaj servas kiel preĝadloko al la 850 membrojn granda komunumo juda de Turingio.
La modesta, krude stukita duetaĝa konstruaĵo estis farita en 1951/52 laŭ la planoj de Willy Nöckel kaj konsekrita la 31-an de aŭgusto 1952. La transdono al la juda komunumo estis farita fare de la CDU-frakciestro Otto Nuschke.
Ĝi anstataŭas la t.n. Grandan sinagogon, kiu estis detruita dum la Kristala nokto.
La 20-an de aprilo 2000 (naskiĝtaga datreveno de Hitler) estis farita atenco per brulbombeto[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
- Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
- Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
- Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
- Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506