Silang
Silang | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4118 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 295 644 (2020) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 412 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo)14.230556120.975Koordinatoj: 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 305 m [ ] | ||
Areo | 209,43 km² (20 943 ha) [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Silang, Cavite [ ] | |||
Silang - tagaloge Bayan ng Silang - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. La loknomo devenis de la tagaloga vorto silanganano kun la signifo "orienta", ĉar la urbeto kuŝis ĉe la orienta parto de Kavito.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 248 085 (2015)
- horzono: UTC 8 (PST)
- poŝtkodoj: 4118
- telefonkodo: 63 (0)46
- Supermara alteco: m
- Areo: 209,43 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Silang kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Dasmariñas troviĝas 12, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 23, ĉefurbo Manilo 40, Kezonurbo 53 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de tiu ĉi loko dum la hispana periodo estis pli granda, antaŭ la 20-a jarcento ĝia areo reduktiĝis al la nuna grandeco, ĉar kelkaj eksteraj partoj sendependiĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Silang estas agrikultura loko. La primaraj kultivaĵoj estas kokosoj, kafoj, maizoj, bananoj, ananasoj, mangoj kaj avokadoj. Fekundaj grundoj kaj abundaj akvofontoj faras Silang taŭga por produktadoj de ekzotikaĵoj. La agrikulturo tiris la prilaboran industrion kaj komercon.
Eklezioj kaj eduko
[redakti | redakti fonton]Vasta plimulto en Silang vivas romkatolikoj plejparte, dum protestantismo estas la dua plej granda religio. Ekzistas ankaŭ mormonoj kaj islamanoj. En la urbego funkcias eklezia kaj ŝtata universitato, polica akademio, kolegio kaj instituto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Silang havas trairan ĉefvojon el Manilo, krome estas provincaj flankovojoj. La urbego estas atingebla per aŭtobusoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Silang estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- María Josefa Gabriela Cariño Silang, filipina revoluciulino
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Urbocentro
-
Monumento
-
Monumento
-
Preĝejo
-
Universitato