Sigismund Waitz
Sigismund Waitz | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Sigismund Waitz en 1913
| |||||
Antaŭulo | Ignatius Rieder | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1864 en Brixen | ||||
Morto | 30-an de oktobro 1941 (77-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1913–) katolika sacerdoto (1886–) ĉefepiskopo katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
apostola administranto de Innsbruck-Feldkirch | |||||
Dum | 1921-1938 | ||||
Antaŭulo | (parto de episkopujo Brixen) | ||||
Sekvanto | Paulus Rusch | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sigismund WAITZ [vajc] (naskiĝis la 29-an de majo 1864 en Brixen, mortis la 30-an de oktobro 1941 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Waitz ordinitis sacerdoto en la 29.6.1886 en sia naskiĝurbo. En la 9.5.1913 li iĝis helpepiskopo en la episkopujo Brixen (generalvikaro por Feldkirch) kaj en la 8.6. de la sama jaro la titulara episkopo de Cybira (Turkio). Li konsekritis fare de Franz Egger (episkopo de Brixen) kaj Celestino Endrici (episkopo de Trento).
Post la kolapso de Aŭstrio-Hungario en 1918 Waitz prezentis sin kiel politika episkopo kaj favoris la faradon de kristana ŝtato (kp. Aŭstrofaŝismo). Li kondamnis ateismon kaj apogis la Heimwehr-taĉmentojn por haltigi la influon nazian en Aŭstrio.
Li konsideratas kiel prapatro de la sociala encikliko Quadragesimo anno verkita de lia papa moŝto Pio la 12-a. Jam en 1925 Waitz skribis socialan cirkuleron titole Lehren und Weisungen der österreichischen Bischöfe über soziale Fragen der Gegenwart.
En 1921 li nomiĝis administranto apostola de la diocezo Innsbruck-Feldkirch. Pri tiu posteno li rezignis nur en 1938 post la t.n. Anschluss. En la 10.12.1934 Waitz iĝis arkiepiskopo en Salcburgo kaj konfrontiĝis kun multaj problemoj ligitaj al senlaboruleco de multaj. En 1941 li estis entombigita en la kripto de la Katedralo de Salcburgo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hans Jablonka: Waitz, Bischof unter Kaiser und Hitler. Wiener Dom-Verlag, Wien 1971.
- Helmut Alexander (eld.): Sigismund Waitz - Seelsorger, Theologe und Kirchenfürst, Innsbruck, Tyrolia, 2010. ISBN 978-88-8266-704-7