Saltu al enhavo

Sierra de Gredos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Gredos (ruĝe) ene de la Sistema Central en Hispanio.

La sierra de Gredosmontaro de Gredos estas montaro de Hispanio apartenanta al la Sistema Central, situanta inter la provincoj de Ávila, Cáceres, Madrido kaj Toledo. Ties plej alta pinto troviĝas en la provinco de Ávila en la Monto Almanzor je 2.592 m, kiu dividas la municipajn teritoriojn de Zapardiel de la Ribera kaj Candeleda. Ĝi estas deklarata regiona parko ene de Kastilio-Leono, kaj estas la ununura regiona parko, kun tiu de Picos de Europa en Leono, de tiu regiono.

Gredos estas unu de la plej etendaj montaroj de la Sistema Central kaj estas komponita de kvin riveraj valoj: nome supra Tormes, supra Alberche, orienta Tiétar, okcidenta Tiétar kaj la Vera, kaj Valo de Ambroz. Ĉirkaŭ ties rokegamasoj granitaj kunlimas kvar aŭtonomaj komunumoj (regionoj): Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Kastilio-Manĉo kaj Madrido; etende de oriento okcidenten ekde San Martín de Valdeiglesias al Hervás kaj norde suden el valo de Tormes al Rosarito.

Ties kruta reliefkonturo utilis kiel rifuĝejo al diversaj popoloj, kulturoj aŭ sociaj tavoloj, el la keltoj plej sudaj (vetonoj) al aliaj historiaj ribeluloj kiaj El Empecinado aŭ la respublikanaj gerilanoj post la Hispana Enlanda Milito.

Orienta sektoro

[redakti | redakti fonton]
Suda flanko de la Pinto Almanzor, la plej alta de la Sierra de Gredos.
Vidaĵo de la Sierra de Gredos el alto de la Montopasejo de Peñanegra (Sierra de Villafranca).
Vidaĵo de la Cirko de Gredos subneĝa.

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

  • Alto del Mirlo, 1.770 m (Casillas)
  • La Escusa, 1.960 m
  • Gamonosa, 1.993 m (Casavieja)
  • Lanchamala, 1.999 m (Piedralaves)
  • El Torozo, 2.025 m
  • Risco de Miravalles, 2.010 m (Gavilanes)
  • Risco del Artuñero, 2.011 m
  • Cabezo de Gavilanes, 2.190 m (Gavilanes)

Centra sektoro

[redakti | redakti fonton]

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

  • Morezón, 2.393 m
  • Risco de las Hoyuelas, 2.318 m
  • El Enano (la nano), 2.315 m
  • La Campana (la sonorilo)
  • Cuchillar de los Cerraillos, 2.364 m
  • Los Tres Hermanitos (la tri fratetoj), 2.277 m
  • El Perro que fuma (la fumanta hundo), 2.342 m
  • El Casquerazo, 2.437 m
  • Cuchillar de las Navajas,
  • Almanzor, 2.592 m
  • Cerro de los Huertos, 2.474 m
  • Muesca de la Galana
  • La Galana, 2.564 m
  • Risco del Gutre
  • Risco Negro, 2.295 m
  • Canchal de la Galana
  • La Mira, 2343 m
  • Cabeza Nevada, 2.433 m

Okcidenta sektoro

[redakti | redakti fonton]

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

  • Canchal de la Ceja, 2.430 m
  • Canchal Negro, 2.369 m
Suda flanko de la Sierra de Gredos vidate ekde Oropesa (Toledo).
Vidaĵo de la Cirko de Gredos somere.
Aldeanueva de la Vera ĉe la Sierra de Gredos.
Lageto granda en la Cirko de Gredos.
Homoj ĉe Lageto Granda vintre. Tiu lageto frostas tute.
Suda flanko de la Pinto Almanzor.
  • Lageto Granda de Gredos - En la centra sektoro
  • La Kvin Lagetoj - En la centra sektoro
  • Lageto Barco - En la centra sektoro
  • Lageto Caballeros - En la centra sektoro
  • Lageto Nava - En la centra sektoro
  • Lagetoj de Trampal - En la okcidenta sektoro
  • Lageto de la Duko - En la okcidenta sektoro

La arboj diversas depende de la alteco. Laŭ la suprenira vojo estas anzinoj, kaŝtanarboj, alnoj, sorbusoj, betuloj, tremoloj, salikoj, pireneaj kverkoj, anstataŭata en diversaj areoj de la pino. En la altaj areoj hegemonias makiso de citisoj, juniperoj kaj variaĵoj de kamomilo. En tiu montaro oni distingas kvar diferencajn flaŭrajn tavolojn.

La ĉefaj bestaj specioj estas la hispana ibekso (Capra pyrenaica), la kapreolo (Capreolus capreolus), la ruĝkrura perdriko (Alectoris rufa), la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la imperia aglo (Aquila adalberti), la vespobuteo (Pernis apivorus), la monaĥvulturo (Aegypius monachus) kaj la gipso (Gyps fulvus).

Endemismoj de Gredos

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Martínez de Pisón, E.. kaj Muñoz Jiménez, J.: Observaciones sobre la morfología del Alto Gredos. Estudios Geográficos. Madrid, 1972.
  • Pedraza, J. de kaj López, J.: Gredos. Geología y glaciarismo. Madrid, 1980.
  • Alonso Otero, F.; Arenillas Parra, M. y Sáenz Ridruejo, C.: La morfología glaciar en las montañas de Castilla la Vieja y León. Consejo General de Castilla y León. Burgos, 1982. ISBN 84-300-6572-5
  • Muñoz Jiménez, J. kaj Sanz Herráiz, C.: Las Montañas. Guía Física de España. Alianza Editorial. Madrid, 1995. ISBN 84-206-0750-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Filmeto sierra de Gredos en Time Lapse