Sielnica
Sielnica | |
hungare: Szélnye | |
municipo | |
Oficiala nomo: Sielnica | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Zvolen |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Pohronie |
Situo | Sielnica |
- alteco | 338 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 38′ 02″ N 19° 06′ 39″ O / 48.63389 °N, 19.11083 °O (mapo) |
Areo | 17,84 km² (1 784 ha) |
Loĝantaro | 1 339 (31.12.2011) |
Denseco | 75,06 loĝ./km² |
Valkaldrono | Zvolenská kotlina |
Unua skribmencio | 1250 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 962 31 |
Telefona antaŭkodo | 421 45 |
Aŭtokodoj | ZV |
NUTS | 518760 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Sielnica | |
Retpaĝo: www.sielnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Sielnica (hungare Szélnye [sElnje]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Sielnica situas laŭ traira flankovojo, apud ĉefvojo. Zvolen troviĝas je 6 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 en formo "Zelnitz". Inter 1657-1668 la vilaĝanoj pagis impostojn al la turkoj. En 1710 pro la militado la loko bruldetruiĝis. En 1828 loĝis tie 485 vilaĝanoj en 61 domoj. En 1853 pro ĥolero mortis 36 da vilaĝanoj. Ekde 1873 oni minadis karbon. En 1890 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szélnye 699 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolen, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sielnica 1156 homoj, (1122 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de 1942
- baroka kastelo el la 18-a jarcento