Senpintigita granda dudekedro
Aspekto
Senpintigita granda dudekedro | |
Speco | Unuforma pluredro |
Vertica figuro | 6.6.5/2 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 25/2 | 3 |
Indeksoj | U55 C71 W95 |
Simbolo de Bowers | Tiggy |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 90 |
Edroj | 32 |
Edroj detale | 12{5/2} 20{6} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Ih |
Duala | Granda stel-kvinpiramidigita dekduedro |
Bildo de duala | |
En geometrio, la senpintigita granda dudekedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U55.
Ĉi tiu pluredro estas la tranĉo de la granda dudekedro.
Karteziaj koordinatoj
[redakti | redakti fonton]Karteziaj koordinatoj por la verticoj de senpintigita granda dudekedro centrita je la fonto estas ĉiuj paraj permutoj de
- (±1, 0, ±3/τ)
- (±2, ±1/τ, ±1/τ3)
- (±(1 1/τ2), ±1, ±2/τ)
kie τ = (1 √5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ). Konsiderante tion ke 1/τ2 = 1 − 1/τ eblas kontroli ke ĉiuj verticoj estas sur sfero, centrita je la nulo de koordinatoj, kun la kvadratigita radiuso egala al 10−9/τ. La lateroj havas longon 2.