Seninka
Seninka | |||
municipo | |||
Antaŭ fajroestingista armilejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Seninka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Vsetín | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Rojo | Seninka | ||
Situo | Seninka | ||
- alteco | 428 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 16′ 27″ N 17° 57′ 39″ O / 49.27417 °N, 17.96083 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,26 km² (726 ha) Seninka | ||
Loĝantaro | 298 (2024) | ||
Denseco | 41,05 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1500 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 756 11 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 544906 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Seninka | |||
Retpaĝo: www.seninka.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Seninka estas malgranda vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, situanta en fermita valkaldrono de Vizovica montetaro sur ambaŭ bordoj de rojo Seninka. En 2024 ĉi tie vivis 298 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lhota u Vsetína, Jasenná, Prlov, Liptál, Leskovec kaj Valašská Polanka.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri Seninka devenas el la jaro 1503, kiam ĝi estas indikata kiel parto de sinjorujo en Vsetín. En 1679 ĝi fariĝis parto de sinjorujo en Vizovice. En la paso de jarcentoj la vilaĝo travivis kelke da malamikaj invadoj, precipe turka-tataraj invadoj en la 17-a jarcento. La loĝantaro de valaĥiaj vilaĝoj kaj urboj en absoluta plimulto anoncis sin al malpermesita evangelia kredo. En Valaĥion estis sendita aparta komisiono kunmetita el sanktulaj kaj ekleziaj altranguloj kaj akompanata ĝi estis per forta soldatara asistantaro, kiu devis likvidi la movadon de nekatolikoj.
Proksimume en marto de 1780 venis en Valaĥion virino, kiu demandis konfesantoj de evangelio, ĉu ili ne dezirus, por ke venu al ili predikisto kaj tiu servus al ili per vespermanĝo de Dio. Ŝia propono estis ĝoje akceptita kaj la predikisto venis unue ĝis Prlov. Vendrede la 12-an de majo 1780 okazis en meza parto de Seninka unu el la plej grandaj sekretaj renkontiĝoj de la konfesantoj de evangelio antaŭ proklamo de tolerema patento. Sed al la pia renkontiĝo tratiriĝis vizovica vilaĝestro kun sia gardistaro ĝis la predikisto, sidanta ĉe tablo, sur kiu estis lanterno, kruĉo da vino, sako kun pano kaj libro. La vilaĝestro demandis lin, de kie li venas kaj ĉu li havas iajn identigajn dokumentojn. La predikisto povis identigi sin per nenio kaj li estis alvokita, por ke li sekvu la gardistaron ĝis Vizovice. Sed subite la homoj ĉirkaŭigis la predikiston kaj ĵetiĝinte sur la gardistaron ili batis ilin kaj la vilaĝestron, deprenis iliajn fusilojn kaj la predikiston ili forkondukis en arbaron. Kiam mateniĝis, la konfesantoj de evangelio amase iris per kvin fluoj en nombro 4000 homoj kantante en arbarojn al Hošťálková kaj al Pržno. Spite al persekutado de la gardistaro la predikisto faris sub ŝirmo de la kredantoj pian servon plenajn 5 tagojn en vasta ĉirkaŭaĵo dum grandega partopreno kaj poste en sekureco li foriris...
Koincide kelke da tagoj antaŭe, la 28-an de aprilo 1780, estis traveturanta imperiestro Jozefo la 2-a el Valašské Klobouky direkte al Vsetín tra valo de rivereto Senice.
Ĝis duono de la 20-a jarcento plimulto da loĝantoj estis okupita en agrikulturo, situacio ŝanĝiĝis nur per konstruo de industriaj entreprenoj, precipe en Vsetín.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 390 |
1880 | 433 |
1890 | 431 |
1900 | 422 |
1910 | 455 |
1921 | 413 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 430 |
1950 | 377 |
1961 | 413 |
1970 | 398 |
1980 | 363 |
1991 | 331 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 317 |
2014 | 321 |
2016 | 311 |
2017 | 320 |
2018 | 308 |
2019 | 305 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 302 |
2021 | 292 |
2022 | 302 |
2023 | 297 |
2024 | 298 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido de tombejo
-
Municipa ofico
-
Memorige protektata domo n-ro 109
-
Fina haltejo de aŭtobuso
-
Eksponaĵoj de La unua valaĥia motomuzeo