Saltu al enhavo

Seks-bombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino, rajdante sur bombo, pentrita sur bombaviadilo B-17
Marilyn Monroe (maldekstre) kun Jane Russell
Jayne Mansfield en Too Hot to Handle (1960)

Seks-bombo estas esprimo por tiuj virinoj, kiuj havas fortan seksallogon aŭ okulfrape seksajn korpoformojn. Tiu esprima formo estas uzata en la germana, rusa, hungara kaj aliaj orient-eŭropaj lingvoj, dum la angla uzas la esprimon bombshell („bombo“ „granato, obuso“). Tiu formo (Bombshell) estis uzata en holivuda filmo de 1933, por Jean Harlow. En Germanio disvastiĝis la esprimo seksbombo (Sex-Bombe) en la 1950-aj jaroj.

Klasikaj seks-bomboj estis inter aliaj Mae West, Rita Hayworth, Marilyn Monroe, Brigitte Bardot, Jayne Mansfield, Anita Ekberg, Raquel Welch, Gina Lollobrigida kaj Sophia Loren.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]