Saro (Kantabrio)
Saro | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39639 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 518 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 16′ N, 3° 50′ U (mapo)43.2625-3.8283333333333Koordinatoj: 43° 16′ N, 3° 50′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 165 m [ ] | ||
Areo | 17,82 km² (1 782 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saro (Cantabria) [ ] | |||
Saro [SAro] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos. Ĝi estas proksima al la Naturparko Cabárceno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, okcidente kun Villafufre, oriente kun San Roque de Riomiera kaj sude kun Villacarriedo. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, trafluata fakte de la rivero Llerana.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Por areo de 17,82 km² estas 519 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 519 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Llerana kaj Saro (ĉefurbo) je 30 km de Santandero, regiona ĉefurbo.
La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
709 | 649 | 713 | 656 | 765 | 692 | 485 | 595 | 614 | 599 | 527 | 513 |
Fonto: INE
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 45,5 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,4 % al la konstruado, 12,9 % al industrio kaj 31,2 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 49,9 % kaj sendungeco de 14,9 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.
Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo, la preĝejoj, palacoj kaj blazondomoj.