Santiago del Campo
Santiago del Campo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10191 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 311 (2008) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 38′ N, 6° 22′ U (mapo)39.6287478-6.3644999Koordinatoj: 39° 38′ N, 6° 22′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 349 m [ ] | ||
Areo | 73,33 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santiago del Campo [ ] | |||
Santiago del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas santiagueños. La censita populacio en 2008 estis de 311 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Santiago del Campo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 349 m; je 25 km norde de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 85 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73,33 km². Limas norde kun la municipa teritorio de Hinojal, sude kun tiu de Cáceres, oriente kun tiu de Talaván kaj okcidente kun tiu de Garrovillas de Alconétar.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de la Ferepoko en la loko El Castillejo [kastiljEĥo] (kasteleto), loknomo kiu aperas ofte en la regiono. Post la Mezepoko ĝi formis kun Monroy, Talaván kaj Hinojal la municiparon de la Cuatro Lugares (Kvar lokoj). Ĝi apartenis al la senjorlando de Monroy ĝis la 19a jarcento kaj tiam iĝis domaro de Garrovillas de Alconétar.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Santiago del Campo inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
306 | 326 | 311 | 318 | 330 | 323 |