Sankta Eŭstaĥo
Sankta | |||||
Eŭstaĥo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sanktulo, martiro | |||||
Persona informo | |||||
Εὐστάθιος Πλακίδας | |||||
Naskiĝo | 1-a jarcento en Romo | ||||
Morto | 118 en Romo | ||||
Mortis per | Morto sur brulŝtiparo vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 20-a de septembro | ||||
Atributoj | vircervo kun krucifikso | ||||
Patroneco | ĉasistoj, fajrobrigadoj; Madrido | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Eŭstaĥo - greke Εὐστάθιος, ankaŭ konata kiel Eustachius aŭ Eustathius en la latina, Esthak en Hindio, Staka en Albanio - estas kristana martiro apartenanta al 14 helpantoj en mizero. Li estas festata fare de la Eklezio Romkatolika kaj la Ortodoksismo la 20-an de septembro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ legendo antaŭ lia konvertiĝo al kristanismo kiel Placidus, estis romia estro de soldata trupo sub imperiestro Trajano. Ĉasante vircervon en Placidus vidis vizion de krucifikso metita inter la kornaro de la vircervo. Li tuj baptiĝis, same lia familio. Li prenis novan nomon Eŭstaĥo.
Serio de katastrofoj sekvis por testi lian kredon: lia riĉaĵo estis ŝtelita; liaj servistoj mortis pro pesto, dum marvojaĝo la kapitano kidnapis la edzinon, la infanoj estis prenitaj for per lupo kaj leono. Li lamentis sed ne perdis lian kredon. Li rifuzis partopreni en pagana ceremonio, tial li estis rostita ene de bronza statuo de virbovo post Kristo 118.
Kultado
[redakti | redakti fonton]La kultado de Eŭstaĥo originis de la bizanca eklezio. En Romo estis menciita en letero de Gregorio la 2-a (731-741). Scenoj de la legendo - precipe Eŭstaĥo surgenuiĝanta antaŭ la vircervo - estis popularaj temoj de la mezepoka religia arto.
Eŭstaĥo iĝis patronsanktulo de ĉasistoj kaj fajrobrigadoj. Li estas unu el la patronsanktuloj de Madrido.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Bildo el la 13-a jarcento
-
Fresko
-
Pentraĵo
-
Vitralo