La romianoj tie minis ŝtonojn por la konstruadoj. La unua mencio devenis el 1232 en formo de Mayad. Iam ne nur ŝtonon, sed ankaŭ feron oni minis. Dum nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiu unue en 1273 detruiĝis, poste la turkoj en 1529, en 1532, en 1683 faris la samon. Ekde 1647Sankt Margarethen im Burgenland estas bazara komunumo. La urbeto, kiel ankaŭ la tuta Burgenlando apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Kismarton ĝis la jaroj 1920/21. Ekde 1898 pro hungariga politiko de la registaro en Budapeŝto oni devis devige uzi la hungaran nomon Margita.