San Bartolomé de Béjar
San Bartolomé de Béjar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05619 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 24′ N, 5° 40′ U (mapo)40.408055555556-5.6630555555556Koordinatoj: 40° 24′ N, 5° 40′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 117 m [ ] | ||
Areo | 16,49 km² (1 649 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de Béjar [ ] | |||
San Bartolomé de Béjar [sanbartoloME deBEĥar] estas municipo en la sudokcidenta pinto de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Bartolomé de Béjar estas komprenebla etimologie kiel Sankta Bartolomeo de Béjar, alude al apuda urbo Béjar (Provinco Salamanko).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis 56 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 101 km de Avilo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas en la subkomarko de Supra Tormes.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).