Lavertezzo
Lavertezzo | |
---|---|
Blazono de Lavertezzo | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Verzasca |
Koordinatoj | 46° 15′ 32″ N 8° 50′ 17″ O / 46.25889 °N, 8.83806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N 8° 50′ 17″ O / 46.25889 °N, 8.83806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1211 |
Areo | 58,11 km² |
Alteco | 536 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6633 |
Komunumkodo | 5112 |
Mapo de Lavertezzo |
Lavertezzo estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lavertezzo situas en la mezo de la Valo Verzasca, proksimume 15 kilometrojn nordoriente de la urbo Locarno. Al la komunumo apartenas en sudo ankaŭ la eksklavo Riazzino Piano, kiu situas en la ebenaĵo de Magadino. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Lavertezzo kaj la menciita eksklavo la vilaĝetoj Aquino, Rancone kaj Sambugaro. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 58,11 km², de kiuj 51,3% estas kovritaj de arbaro, 7,9% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. La ceteraj proksimume 40% de la teritorio estas altmontara dezerto.[2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Lavertezzo limas en nordo al Frasco, en nordoriento al Personico, en oriento al Preonzo, en sudoriento al Iragna, en sudsudoriento al Lodrino, en sudo al Vogorno, en sudsudokcidento al Corripo, en sudokcidento al Avegno-Gordevio, en okcidento al Brione (Verzasca), kaj en nordokcidento al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra. La eksklavo Riazzino Piano krome limas en nordo kaj oriento al Cugnasco-Gerra, en sudo al eksklavo de Locarno kaj en oriento al Gordola.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La ĉefteritorio de Lavertezzo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Lavertezzo pasas la valvojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La eksklavo Riazzino Piano kontraŭe trafike tre bone atingeblas. Ĝi situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno kaj disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Locarno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Lavertezzo datiĝas el la jaro 1327 kiel Laverteze. Dum mezepoko Lavertezzo estis flagloko de la Najbararo Verzasca, kaj dividis ties historian sorton. La eksklavo Riazzino Piano, kie nuntempe vivas granda parto de la komunuma loĝantaro dum mezepoko estis la vala vintrorestadejo de la kamparanoj de Lavertezzo, kiuj somere alpopaŝtis en la Valo Verzasca. Nuntempe estas en diskuto kunigo de ĉiuj komunumoj de la Valo Verzasca al nova valkomunumo. Ne klara estas, ĉu al tiu nova komunumo ankaŭ apartenu la eksklavo Riazzino.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lavertezzo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Lavertezzo
-
La ponto de saltoj super la rivero Verzasca en Lavertezzo
-
La ponto de saltoj super la rivero Verzasca
|