Salomon Ettinger
Salomon Ettinger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
שלמה עטינגער | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1803 en Varsovio | |
Morto | 1-an de januaro 1856 (53-jaraĝa) en Zamość | |
Lingvoj | jido • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Lviva Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Salomon Ettinger (ankaŭ Salomo Ettinger aŭSolomon Ettinger; naskiĝis en 1803 en Varsovio; mortis en 1856 en Szadonow proksime de Zamość, kie li laboris kiel kuracisto, estis pionira jidlingva verkisto el tre renoma juda familio. Kvankam li ankaŭ parolis germane, li tenis sian vortprovizon de la jida lingvo libera de germanlingvismoj, kaj kreis la lingvan fundamenton por jida literaturo. Salomon Ettinger konsideratas "praavo" de la jida literaturo - kiel "avo" konsideratas Mendele Moicher Sforim).
Vivo kaj verkaro
[redakti | redakti fonton]Salomon Ettinger en frua infanaĝo iĝis orfo, kaj tiam edukiĝis fare de sia avo, la rabeno Mendl Ettinger, en Łęczyca. Jam en aĝo de 17 jaroj li edziĝis, komence la paro vivis en Zamość ĉe la patro de la edzino, kaj post ruino de la popatro translokiĝis al Odeso. Tie tamen Salomon Ettinger ne trovis laboron, sekve li studis medicinon en Lviv, kaj post sukcesas medicina finekzameno li revenis al Zamość, kie li multajn jarojn havis grandan kuracistan praktikejon kaj samtempe aktivis kiel verkisto.