Saltu al enhavo

Salmonelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salmoneloj (science latine Salmonella) estas genro de bakterioj en la familio enterobakteriacoj. Ili estas baciloj gramnegativaj kaj anaerobaj, kun peritrikaj flageloj, kiuj disvolvas nek kapsulon (krom la specio S. typhi) nek sporojn. Ili estas moveblaj bakterioj kaj produktas hidrogenan sulfidon (H2S). Ili uzas glukozon ĉar posedas specialan enzimon, sed ne laktozon, ne produktas ureazon, kaj ne havas fermentajn metabolojn.

Salmoneloj estas zoonozaj patogenoj kun universala distribuo. Ili transmisiiĝas per rekta kontakto aŭ transpoluo dum manipulado, en la industria prilaborado de nutraĵoj aŭ hejme, kaj ankaŭ tra seksa vojo.

Kelkaj salmoneloj estas oftaj en la haŭtoj de testudoj kaj aliaj reptilioj, kio povas gravi kiam oni manipulas samtempe kaptitan reptilion kaj nutraĵon.

Salmonelozoj

[redakti | redakti fonton]

Tifoido kaŭziĝas de salmonelaj sertipoj adaptitaj por vivi nur en homoj kaj parencaj simioj. Inter tiuj estas Salmonella Typhi, Paratyphi A, Paratyphi B, kaj Paratyphi C. Ĉe la sistema formo de la malsano, salmoneloj iras tra la limfa sistemo de la intesto en la sangon de la infektito (tifoida formo) kaj portiĝas al diversaj organoj (hepato, lieno, renoj), kie ili formas duarangajn infektfokusojn (sepsa formo). Lipopolisakaradoj efikas unue al la vaskula kaj nerva organaroj, rezultigante pli altan traflueblecon kaj malpli altan tension de la vaskuloj, malordigon de varmeca regado, vomadon, kaj lakson. En severaj formoj de la malsano, sufiĉe da likvo kaj elektrolitoj perdiĝas por malekvilibrigi la metabolon de akvo kaj salo, malpliigi la volumenon de ĉirkaŭfluanta sango, kaj kaŭzi sangomaltroecan ŝokon. Ankaŭ sepsa ŝoko povas aperi. Miksa ŝoko (kun signoj kaj de sangomaltroeca kaj de sepsa ŝoko) estas pli ofta en severa salmonelozo. Urinmaltroeco kaj azotemio povas aperi en severaj okazoj pro rena difektiĝo kaŭzita de hipoksio kaj sanga infekto.

Neinvada salmonelozo

[redakti | redakti fonton]

Infekto per netifoida sertipo de salmoneloj kutime rezultigas nutraĵoportatan malsanon. Infekto kutime okazas kiam homo enkorpigas nutraĵon kun alta koncentriĝo de la bakterioj. Beboj kaj junaj infanoj estas infekteblaj de multe pli malgrandaj nombroj da bakterioj. Beboj povas foje infektiĝi eĉ pro enspiro de polvo enhavanta bakteriojn.

Infekto povas komenciĝi nur kiam vivaj salmoneloj (ne nur iliaj toksoj) atingas la maldikan inteston. La plejparto de enkorpigitaj salmoneloj pereas pro la stomakaj acidoj, sed la genro evoluigis sufiĉan acidotoleron por ke iuj travivu.[1] Bakteriaroj ankaŭ povas esti kaptataj en muko produktita en la ezofago. Antaŭ la fino de la kovoperiodo, la proksimaj ĉeloj de la infektito veneniĝas de lipopolisakaridoj ellasitaj de mortintaj salmoneloj. La loka respondo al la lipopolisakaridoj estas stomak-intesta malsano.

Proksimume 2000 sertipoj de netifoidaj salmoneloj estas konataj. La plej endanĝeraj homoj por severa malsano estas infanoj, maljunuloj, homoj kun transplantitaj organoj, kaj imundifektitoj.[2]

Invada netifoida salmonelozo

[redakti | redakti fonton]

Kvankam en riĉaj landoj la netifoidaj sertipoj prezentiĝas plejparte kiel stomak-intesta malsano, tiuj sertipoj kaŭzas gravan problemon de sangaj infektoj en sub-Sahara Afriko, kaj estas la bakterioj plej ofte izolataj el la sango de homoj kun febro. Sangaj infektoj kaŭzitaj de netifoidaj salmoneloj en Afriko havis en 2012, laŭ raporto, okazan mortindicon de 20–25%. La plej multaj okazoj de invada netifoida salmonelozo (iNTS) estas kaŭzataj de Salmonella enterica Typhimurium or Salmonella enterica Enteritidis. Nova formo de Salmonella Typhimurium (ST313) aperis en la sudoriento de Afriko ĉirkaŭ 1937, kaj sekvis dua ondo el centra Afriko (eble la Konga Baseno) post 18 jaroj. La dua evento frue akiris genon rezistigan al la antibiotiko kloramfenikolo. Tio necesigis uzon de multekostaj kontraŭmikrobaĵoj en malriĉegaj regionoj de Afriko, kio malfaciligis kuracadon. Oni supozas, ke la pliofteco de iNTS en sub-Sahara Afriko kompare al aliaj regionoj okazas pro la granda proporcio de la afrika loĝantaro, kiu havas ian gradon de imunsistema malforteco aŭ damaĝo pro la ŝarĝo de HIV, malario, kaj nutra malsufiĉo, precipe ĉe infanoj. La genaro de iNTS evoluas al pli tifoideca tipo, kiu pli efike disiras tra la homa korpo. Oni raportas pri diversaj simptomoj, interalie febro, hepato-liena grandiĝo, kaj spiraj simptomoj, ofte sen stomak-intestaj simptomoj.[3]

Epidemiologio

[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni konsideras ilin sporadaj, inter 60% kaj 80% de la salmonelaj infektoj ne diagnoziĝas.[4] En marto 2010, datumanalizo taksis la incidencon je 1140 en 100 000 hom-jaroj. Laŭ la sama analizo, proksimume 93.8 milionoj da okazoj de gastroenterito en jaro estis salmonelaj (kun probablo de 90%, inter 61.8 milionoj kaj 131.6 milionoj) kaj la taksita nombro da mortoj estis 155,000.[5] En 2014, en Bulgarujo kaj Portugalujo, infanoj malpli ol 4-jaraj havis inter 32-oble kaj 82-oble pli da probablo infektiĝi de salmoneloj.[6] La plej infekteblaj homoj estas infanoj, gravedulinoj, maljunuloj, kaj homoj kun difektitaj imunsistemoj.[7]

Salmonelaj infektoj normale okazas pro konsumo de infektita manĝaĵo. Viandoj, kiel kokaĵo, porkaĵo kaj fiŝaĵoj, povas esti infektitaj, eĉ se ili estas prilaboritaj, ekzemple "kokaĵaj nugetoj" kaj viandopasteĉoj. Ankaŭ diversaj legomoj kaj ŝosoj povas porti salmonelojn.[8]

Salmonela infekto de manĝaĵoj estas kontrolata aŭ kontraŭbatalata de naciaj kaj regionaj agentejoj kiel la usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio kaj la Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sendanĝereco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (October 1993) “Role of acid tolerance response genes in Salmonella typhimurium virulence”, Infection and Immunity 61 (10), p. 4489–4492. doi:10.1128/IAI.61.10.4489-4492.1993. 
  2. (marto 2003) “Foodborne diseases”, The American Journal of Nursing 103 (3), p. 105–106. doi:10.1097/00000446-200303000-00043. 
  3. (junio 2012) “Invasive non-typhoidal salmonella disease: an emerging and neglected tropical disease in Africa”, Lancet 379 (9835), p. 2489–2499. doi:10.1016/S0140-6736(11)61752-2. 
  4. Salmonella (non-typhoidal). Alirita 2019-12-05.
  5. (Marto 2010) “The global burden of nontyphoidal Salmonella gastroenteritis”, Clinical Infectious Diseases 50 (6), p. 882–889. doi:10.1086/650733. 
  6. Salmonellosis - Annual Epidemiological Report 2016 [2014 data] (2016-01-31). Alirita 2019-12-05.
  7. Get the Facts about Salmonella!. Center for Veterinary Medicine, FDA (2019-06-06).
  8. Prevention | General Information | Salmonella | CDC (2019-03-06). Alirita 2019-12-05.