Saltu al enhavo

Saint-Jacut-du-Mené

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Jacut-du-Mené /
Sant-Yagu-ar-Menez
komunumo
delegita komunumo (2016–)
komunumo en Francio (–2015) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon
INSEE kodo 22303 [ ]
Poŝtkodo 22330
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 728  (2018) [ ]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 2° 29′ U (mapo)48.283611111111-2.4816666666667Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 29′ U (mapo) [ ]
Alto 210 m [ ]
Areo 19,81 km² (1 981 ha) [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Saint-Jacut-du-Mené / Sant-Yagu-ar-Menez (Côtes-d'Armor)
Saint-Jacut-du-Mené /
Sant-Yagu-ar-Menez (Côtes-d'Armor)
DEC
Situo de Saint-Jacut-du-Mené /
Sant-Yagu-ar-Menez
Saint-Jacut-du-Mené / Sant-Yagu-ar-Menez (Francio)
Saint-Jacut-du-Mené /
Sant-Yagu-ar-Menez (Francio)
DEC
Situo de Saint-Jacut-du-Mené /
Sant-Yagu-ar-Menez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Jacut-du-Mené [ ]
vdr

Saint-Jacut-du-Mené - jen france, prononco [sɛ̃ʒakydyməne], bretone Sant-Yagu-ar-Menez - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 728 loĝantoj sur areo de 19,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon. La teritorio havas komunan limon kun Le Mené, Le Gouray, Langourla, Laurenan, Saint-Gilles-du-Mené, Saint-Gouéno kaj Saint-Vran.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Saint-Jacut-du-Mené situas en centra Bretonio, je sama distanco de Saint-Brieuc, Rennes kaj Dinan.

Saint-Jacut-du-Mené venas de abatejo Saint-Jacut-de-la-Mer, ankaŭ kromnomata antaŭlonge Saint-Jacut-de-l'Isle (abatejo fondita de sankta Jacut kaj ties ĝemela frato sankta Guéthénoc (Gwézénec).

Saint-Jacut-du-Mené estas departigo de la malnova origina paroĥo de Plessala. La preĝejo (ecclesia Sancti Jacuti de Selmene) estas citita ekde 1163 en papa buleo kiel posedaĵo de la abatejo Saint-Jacut-de-l'Isle (Anc. év. IV, 278). Unue priorejo de ĝi, ĝi ŝajnas ne plu havi ligilon kun la abatejo ekde la 16-a jc. La paroĥo (parrochia de Sancto Jacuto de Mene) estas menciita ekde 1269 okaze de la donacio al la abatejo de Boquen de dekonimposto al La Corbière kaj al La Brousse (Anc. év. III, 260). Ĉarto de 1439 de Boquen citas la leprulejon de Saint-Jacut (Saint-Jagut). Laŭ Ogée : « en 1450, la Abatejo Saint-Jacut havis la nobelpalacon de La Guerinais kaj akvomuelejon dirata de Saint-Jacut.... ».

La paroĥo de Saint-Jacut-du-Mené apartenas, sub la Malnova Reĝimo, al la diocezo de Saint-Brieuc. En 1789, ĝi havis subdelegacion en Moncontour kaj dependis de la reĝa sidejo de Rennes. La paroĥestrado alternis. Saint-Jacut-du-Mené elektis sian unuan konsilion komence de 1790. Kvankam starigita al komunumo en 1790, Saint-Gilles-du-Mené (Saint-Gilles) restis ĝis en 1807 subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené. Per dekkreto de la 17-a de julio 1805, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estis kunigita al tiu de Collinée. Per dekreto de la 16-a de marto 1820, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estas altigita kaj tiam apartigita de tiu de Collinée. La nomo estas unue Saint-Jacut. La aldono de « -du-Mené » aperis ekde la 12-a de februaro 1821.

La teritorio de la komunumo estis dufoje pligrandigita, malprofite al tiu de Gouray per la enklavo de Bransart aŭ Bransac (dekreto de la 24-a de oktobro 1823) kaj per la vilaĝoj La Gouillère (aŭ La Goulière), La Chênaie, La Tiolais (aŭ La Thiollaye), La Ruais, La Haye kaj La Roche (dekreto de la 10-a de aŭgusto 1849).

Oni trovis la sekvantajn nomojn : Eccl. S. Jacuti de Selmene (en 1163), Par. de S. Jacuto du Mene (en 1269), Par. de S. Jacuto (en 1271).

Noto : la komunumo Saint-Jacut-du-Mené konsistas el la vilaĝoj : La Villeneuve, La Clôture, Le Pommeraye, La Brousse, Le Rocher, La Martinée, La Touche, La Ville-au-Chevalier, Bransard, Le Coudray, La Ville-au-Cointre, Le Beaujaune, La Hutte-à-l'Anguille, La Haute-Ville, Les Fourneaŭ, La Ville-d'Aimant, Le Vieŭ-Parc, Kercoursac, Le Perey, Le Faye, Le Mené, Le Bon-Réconfort, ktp.

La ĉefa entrepreno estas Kermené, filio de la magazenoĉeno Leclerc fakigita en viando.

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo Saint-Jacut (1843). La unua ŝtono estis metita la 4-an de aprilo 1843. La sonorilturo de la preĝejo estis detruita per fulmo en 1936 kaj tuj rekonstruita.
  • Kapelo Notre-Dame du Bon-Réconfort (16-a jarcento). En tiu kapelo kunvenis la eminentuloj de la paroĥo, la 5-a de aprilo 1789, por redakti siajn plendojn (sub la prezido de Pierre Mathurin Caresnel). La kapelo ŝirmas lignan statuon de "Kristo preĝanta" (17-a jarcento) kaj lignan statuon de la Dipatrino (17-a jc) ;
  • Kapelo Johano la Baptisto kaj Antonio la Granda (ĉ. 1656). La flanka pordo surhavas la blazonon de la familio Parc Locmaria. Videblas en tiu kapelo fragmentoj de vitraloj de la 16-a jarcento kaj statuojn de sankta Johano la Baptisto kaj de Mario Magdaleno, el plurkolora kalko, datiĝantaj de la 15-a jc.
  • Krucoj de La Bellière, de Notre-Dame de Bon-Réconfort (17-a jarcento), de Rohée, de Fourré (18-a jarcento), de Bransac (16-a jarcento) kaj de la kapelo de Parc (soklo datiĝanta de 1656).
  • Kastelo de Parc Locmaria (16-a - 17-a jc). La loka senjoro juĝis en La Thiollaye. en la 17-a jc, Jean du Parc akiris la koncesion de du foiroj kaj bazaro, ne malproksime de la kastelo, kun permeso konstrui halojn. Sur kameno kaj pordo videblas la blazono de la famille Parc. La bieno poste iras per geedziĝoj al la familioj Cleuz du Gage en la 17-a jc, kaj Kerrouartz en la 18-a jc. La privata kapelo datiĝas de 1656. La kastelo estas restaŭrata de 1987. Oni tie vidas panfornon kaj kolombejon kun 400 kolombotruoj.
  • Palaco de La Goulière (17-a jc).
  • Domo de Bransac (17- 18-a jc).
  • Malnova "mirakla" fontano, situanta ne malproksime de la kapelo Saint-Jean-Baptiste kaj Saint-Antoine. Ĝi akvo estis fama por kuraci porketojn.
  • Akvomuelejoj de Saint-Jacut, de La Herdière, de Parc.
  • Menhiro de La Ville-au-Chevalier, longa je 7 m kaj falinta.
  • Du menhiroj de La Touche aŭ de La Martinais (neolitiko). Ambaŭ estas longaj je 5 m kaj unu estas falinta.
  • Tomboŝtono (frua Mezepoko), situanta Place de l'Église.
  • Teramaso nomata kastelo de La Couaille.
  • Kampadejo de Vieŭ-Parc.
  • Kampadejo de L'Étang.
  • Restaĵoj de gaŭla-romia vilao en Gué-Haria.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]