Sankta-Stefano (franca urbo)
Sankta-Stefano | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 42218 [ ] | ||||
Poŝtkodo | 42100 • 42000 • 42230 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 172 718 (2021) [ ] | ||||
Loĝdenso | 2 160 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 26′ N, 4° 23′ O (mapo)45.4338888888894.3897222222222Koordinatoj: 45° 26′ N, 4° 23′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 515 m [ ] | ||||
Areo | 79,97 km² (7 997 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Étienne [ ] | |||||
La urbo Sankta-Stefano, ankaŭ nomata San-Stefano[1], france Saint-Étienne, estas la prefektejo de la franca departemento Loire kaj la kultura centro de la geografia regiono Forezo. Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Liono. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵon Plaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro, kiu donis la nomon de la departemento, troviĝas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.
Sankta Stefano havis 180 210 loĝantojn en 1999 kaj la tuta urbaro entenas 350 000 homojn.
La esperanta klubo de Sankta Stefano estis kreita en 1904.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de Sankta Stefano aperis unuafoje en libroj dum la 11-a jarcento (vidu Sankta Stefano). La urbo reale komencis kreski je la 15-a jarcento kiam ĝi fariĝis grava centro, kie oni produktis armilojn (unue klingarmiloj kaj poste pafarmiloj). Ekde la 16-a jarcento, disvolviĝis la pasamentaĵan industrion. Je la komenco de la industria revolucio, ankaŭ metalurgiaj fabrikejoj estis kreitaj pro la ĉeestanto de karbaj minejoj en la subgrundo de Sankta Stefano.
Longtempe, Sankta Stefano ne estis grava urbo. Administre, ĝi nur fariĝis la administra centro de la departemento Loire en la jaro 1855. Antaŭe, estis la urbo Feurs (1790-1795), kaj poste la urbo Montbrison (1795-1855), kiuj akceptis tiun situacion.
La unua franca trajna vojo estis konstruita, en 1823, inter Sankta Stefano kaj Andrézieux. Ĝi estis uzata por kunporti la karbon de la minejoj ĝis la bordoj de la riverego Loire.
En 1830, Thimonnier inventis la unuan steb-maŝinon ĉi tie.
Ekde la 1-a de januaro 2016 Sankta-Stefano kaj ĝia departemento Loire estas inkluditaj en la administracia regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas loka dialekto "gaga" kiu estas ankoraŭ parolata. Ĝi ne povas esti konsiderata kiel lingvo ĉar ĝi ne havas specifan gramatikon. Tamen, la vortotrezoro estas tre riĉa kaj la akcento tre tipa.
En la urbo Sankta Stefano troviĝas kelkaj interesaj muzeoj.
La muzeo pri moderna kaj nuntempa arto. Internacia ejo kiu prezentas modernajn artaĵojn. Ĝi posedas la duan artan kolekton en Francio post la centro Georges Pompidou en Parizo.
La muzeo pri arto kaj industrio
La muzeo de la geamikoj de la malnova Sankta Stefano
Sporto
[redakti | redakti fonton]Sankta Stefano posedas faman kaj popularan futbalan teamon: l'ASSE, per plena nomo AS Saint-Étienne. Ĝi superis la francan futbalan ĉampionkonkurson dum la 1970-a jaroj kaj je la komenco de la sekvanta jardeko. Oni kutime nomas la membrojn de la teamo la verduloj (les verts en la franca) kaj la stadionon Geoffroy Guichard la kaldrono (le chaudron en la franca).
Pli tipa sporto en Sankta Stefano estas la cerbatano. Kutime praktikata en la kafejoj, tiu sporto favoris la lukton kontraŭ la malsanoj kiuj tro ofte afektis la pulmojn de la ministoj. Pro tio, la estraroj de la minejoj subtenis tiun sporton.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]- optika industrio
- mekanika industrio
- ĉokoladaj fabrikejoj
- societa sidejo de la superbazaroj Casino
Sankta Stefano rapide kreskis dum la tempo de la industria revolucio.
La urbo suferis la tri lastajn dekjarojn pro la ekonomia krizo. Ĉiuj minejoj fermiĝis kaj ankaŭ multaj industriaj fabrikejoj. La procento da senlaboruloj multe kreskis kaj la personoj serĉis laboron en aliaj regionoj.
Sankta Stefano celas nun fariĝi impona centro pri la dezajno.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Famuloj el Sankta Stefano
[redakti | redakti fonton]En Sankta Stefano, aŭ la aglomeraĵo, naskiĝis aŭ vivis la ĉi-sube personojn :
- Thimonnier (1793-1857), tajloro kiu inventis la unuan stebmaŝinon
- Benoit Fourneyron (1802-1867), inĝeniero kiu inventis la hidraŭlikan turbinon
- Charles Exbrayat (1906-1989), verkisto
- Jean Guitton (1901-1999), verkisto kaj filozofo
- Jules Janin (1804-1874), verkisto kaj recenzisto
- Piem (1923-), desegnisto
- Bernard Lavilliers (1946-), kantisto
- Ravachol (1859-1892), anarkiisto
- Alain Prost (1955-), aŭtomobilveturĉampiono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P200
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sankta Stefano
- Saint-Étienne-Bellevue (stacidomo)
- Saint-Étienne-Carnot (stacidomo)
- Saint-Étienne-Châteaucreux (stacidomo)
- Saint-Étienne-La Terrasse (stacidomo)
- Saint-Étienne-Le Clapier (stacidomo)
- Saint-Étienne-Pont-de-l'Âne (stacidomo)
- Terrenoire (stacidomo)
- Tramtransporto en Saint-Étienne
- Trolebusa transporto en Saint-Étienne