Săcele
Aspekto
Săcele | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Brașov | ||||
Alinome | Hétfalu hungare, Siebendörfer germane | ||||
Iama hungara departemento | Brassó (reĝa departemento) | ||||
Situo | 45° 37′ N, 25° 43′ O (mapo)45.6225.709722222222Koordinatoj: 45° 37′ N, 25° 43′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 650 m | ||||
Poŝtkodo | 505600 | ||||
Loĝantaro | 29 915 (en 2002) | ||||
Săcele [səĉele] (hungare: Hétfalu, germane Siebendörfer, la hungara kaj germana nomoj ambaŭ signifas "sep vilaĝoj") estas urbo kaj municipo en Rumanio en la sudorienta rando de Țara Bârsei orient-sudoriente de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Tărlungeni, Turcheș kaj Zizin.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1992 Săcele havis 30 226 loĝantojn (rumanoj, 27 % da hungaroj), en 2002 estis 29 915.
Historio
[redakti | redakti fonton]Săcele fondiĝis per unuiĝo de kvar komunumoj en 1956: Baciu (Săcele), Cernatu, Satu Lung (Săcele), Purcăreni. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Vire en Francio
- Kisújszállás en Hungario
Renomaj homoj
[redakti | redakti fonton]- István Bálint (29-a de aŭgusto 1929) grafikisto, pentristo.
- Gizella Major, pentristino, grafikistino
- Laura Sajter (*2-a de julio 1962) lingvistino, de 2000 en Hungario.
- Katalin Simon (7-a de decembro 1941) kantistino (mezosoprano).
- Hajnal Tomos, B. (2-a de decembro 1957): poeto