Sérsekszőlős
Aspekto
Sérsekszőlős [ŝErŝeksOloŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Tab. Szőlős signifas: vinbera.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 7 km²
- Koordinatoj: 46° 46′ N 18° 01′ O / 46.767 °N, 18.017 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ N 18° 01′ O / 46.767 °N, 18.017 °O (mapo)
- Loĝantaro: 160
- Poŝtkodo: 8660
- Telefonprefikso: 84
Situo
[redakti | redakti fonton]Sérsekszőlős situas en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo. Tab troviĝas 5, Balatonföldvár 17, Siófok 20, Tamási 30, Kaposvár 58, Pécs 105, Budapeŝto 135 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis pri la tiama vilaĝo "Szőllőspuszta" el 1082. La loĝantoj produktis vinon. En 1583 la kampoj apartenis al familio Zichy [ziĉi]. Ĝis 1921 la komunumo apartenis al Zala (vilaĝo), tiam naskiĝis nova municipo Sérsekszőlős. Vilaĝservoj estas la municipa administracio kaj migra poŝto.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1974
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- http://maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu