Sénye
Aspekto
Sénye [ŝEnje] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaszentgrót.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 46
- Poŝtkodo: 8788
- Telefonprefikso: 83
- Koordinatoj: 46°53′42″N 17°08'06″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Sénye situas sur deklivoj, fine de sakovojo. Zalaszentgrót troviĝas 9, Hévíz 15, Sümeg 18, Keszthely 19, Pacsa kaj Balatongyörök po 27, Tapolca 28, Zalaegerszeg 29 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1251. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservoj estas kulturdomo kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ekumena kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 2002
- sonorilostablo de 1912, en 1992 renovigita