Ruĝa Libreto
毛主席语录 | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Mao Zedong |
Lingvoj | |
Lingvo | ĉina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1964 |
Eldonejo | People's Publishing House |
La Ruĝa Libreto, aŭ Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong laŭ ĝia oficiala titolo de la Esperanta traduko publikigita de la Fremdlingva Eldonejo en 1967, estas la plej multnombre eldonita libro de 20-a jarcento. Ĝi estas la kolektado de citaĵoj de ĉina estro Mao Zedong (aŭ Mao Ce Tung). La nomo de la libro ĉine estas 毛主席语录 (máo zhŭ xí yŭ lù) kio signifas "Citaĵojn de Prezidanto Mao". Laŭdire ĉiu devis havi la libron dum la "Kultura Revolucio" kaj la bildo de amasoj da ĉinaj civitanoj (precipe junuloj) svingante la libron iĝis figuro de la kolektiva memoro. Krom la disvastigo de la libro en Ĉinio ege gravis la disvolvigon de tiu verketo, pli por propagandaj celoj, ol por lega, politika aŭ kultura influo, ekzemple dum la politikaj movadoj de la maldekstro dum la 1960-aj jaroj (Majo de 1968) kaj la 1970-aj jaroj, kiel montro de la disvastigo de la organizoj kaj partioj de la marksisma tendenco nomita maoismo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempe dum la liberigaj revolucioj en multaj landoj de la Tria Mondo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Ĉapitro | Nombro da Citaĵoj | Titolo | Komentoj |
---|---|---|---|
1 | 13 | La Komunista Partio | |
2 | 22 | Klasoj kaj Klasbatalo | |
3 | 28 | Socialismo kaj Komunismo | |
4 | 16 | La Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj Interne de la Popolo | |
5 | 21 | Milito kaj Paco | |
6 | 10 | Imperiismo kaj Ĉiuj Reakciuloj Estas Paperaj Tigroj | |
7 | 10 | Kuraĝi Batali kaj Kuraĝi Venki | |
8 | 10 | Popola Milito | |
9 | 8 | Popola Armeo | |
10 | 14 | Gvido de Partia Komitato | |
11 | 22 | La Amasa Linio | |
12 | 21 | Politika Laboro | |
13 | 7 | Rilatoj inter Oficiroj kaj Soldatoj | |
14 | 6 | Rilatoj inter la Armeo kaj la Popolo | |
15 | 8 | Tri Vastaj Demokratioj | |
16 | 9 | Edukado kaj la Trejnado de Trupoj | |
17 | 9 | Servi al la Popolo | |
18 | 7 | Patriotismo kaj Internaciismo | |
19 | 8 | Revolucia Heroismo | |
20 | 8 | Konstrui Nian Landon Diligente kaj Ŝpareme | |
21 | 13 | Sin Apogi sur Propraj Fortoj kaj Penege Lukti | |
22 | 41 | Pensmetodo kaj Labormetodo | |
23 | 9 | Enketo kaj Studo | |
24 | 15 | Korekto de Eraraj Ideoj | |
25 | 5 | Unuiĝo | |
26 | 5 | Disciplino | |
27 | 15 | Kritiko kaj Memkritiko | |
28 | 18 | Komunistoj | |
29 | 11 | Kadroj | |
30 | 7 | Junularo | |
31 | 7 | Virinaro | |
32 | 8 | Kulturo kaj Arto | |
33 | 16 | Lernado |
Sloganoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Skanaĵo de Esperanto-eldono de la libro en Vikimedia Komunejo