Rra (armena litero)
Aspekto
Rra, ռա armene ([ɾɑ]), estas la 28-a litero de la armena alfabeto. Ĝi sonas kiel la hispana r en perro, carro, arroz... tamen, la plimulto de la armenoj prononcas ĝin kiel la alia r kiu koincidas kun la esperanta r. Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transskribita per « ṙ » sed oni kutime transskribas ĝin same kiel la alia, per simpla r.
Unikodo
[redakti | redakti fonton]- Majuskla Ռ :
U 054C
- Minuskla ռ :
U 057C