Rozbredado
La rozbredado kreis ĉe kulturrozoj novajn rozkultivaroj, kiuj apartenas al diversaj bredadlinioj, al la t.n rozaj klasoj kaj rozgrupoj. Dum sovaĝrozo estas botanika rozaj specioj, kiu ekestis nature, novaj kultivaroj estas la rezulto de homa agado. Ili estas aŭ elektitaj mutaciaj ŝosoj aŭ rezultoj de de homa krucigado. Tiuj novaj kultivaroj plue estas multigataj vegetative.
Metodoj
[redakti | redakti fonton]La bredisto provas plibonigi ekzistantaj rozoj per celdirektita krucigado kun aliaj specioj kaj kultivaroj. Alia metodo estas ke la bredisto observas hazardajn mutaciojn kaj multigas ilin vegetative. Tiuj novaj formoj nomiĝas en hortikulturo mutaciaj ŝosoj. La ŝosoj ankaŭ estas multigataj vegetative. La mutacia ŝoso ofte nur havas alian florkoloro, povas ankaŭ havi komplete aliaj kresko-ecojn kiel la patrina planto.
Bredadceloj
[redakti | redakti fonton]Gravaj bredadceloj estas la konstanta pluevoluado de:
- floraj ecoj: florkoloro, florpleneco, odoro, mempurigado, remontado
- kresko-ecoj: kreskoforto, rezistado kontraŭ malsanoj
- ecoj rilate la medio: frostrezisteco, rezisteco kontraŭ pluvo kaj vento
- specialaj bredadceloj: taŭgeco por potkulturo, facila flegado
„Bluaj“aŭ „blankaj“ rozoj estas la deziro de ĉiu rozbredisto. Tio ne eblas per konvenciaj metodoj, ĉar mankas al la rozacoj geno por la blua kolorsubstanco. Bredisto volonte informas pri preskaŭ bluaj aŭ preskaŭ nigraj rozoj.
Mejloŝtonoj de la rozbredado
[redakti | redakti fonton]Kiel unua rozbredaĵo en Germanujo estas rigardata la gaŭla rozo 'Perle von Weißenstein'. Ĝi estis bredita ĉ. 1773 de Daniel August Schwartzkopf en Kassel kaj retrovita de Wernt Grimm en la rozparko Bergpark Wilhelmshöhe.
Turnopunkto de la rozbredado estis la jaro 1867, kiam la franc ĝardenisto Jean Baptiste Gulliot malkovris la Tte-hibrido 'La France' kiel semplanto. Tiu estas rigardata kiel transiro de la malnovaj rozoj aŭ klasikaj rozoj al la modernaj rozoj.
La historio de la kulturrozoj estas forte ligita al la nomoj de la rozbredistoj – ofte ĝardenistaj familio de pluraj generacioj– kiuj antaŭenigis ekde la 17a jarcento la evoluon de kulturrozoj.
Listo de rozbredistoj
[redakti | redakti fonton]rozbredisto | naskita | mortita | lando |
---|---|---|---|
Domenico Aicardi | 1878 | 1964 | Italujo |
John Armstrong | Usono | ||
David C. H. Austin | 1926 | Anglujo | |
René Barbier | 1845 | 1931 | Francujo |
Karl Baum | 1911 | 2004 | Germanujo |
Peter Beales | 1964 | Anglujo | |
Jean Béluze | Francujo | ||
Henry Bennett | 1823 | 1890 | Anglujo |
Ann und John A. Bentall | Anglujo | ||
Vincenz Berger | 1883 | 1974 | Germanujo |
Jan Böhm | 1888 | 1959 | Ĉeĥujo |
Eugene Boerner | Usono | ||
Franz Karl Brümmer | 1874 | 1948 | Germanujo |
Max Buntzel | 1850 | 1907 | Germanujo |
Maria Henrietta Chotek | 1863 | 1945 | Aŭstrio-Hungario |
Griffith Buck | 1915 | 1991 | Usono |
Georges Delbard | 1906 | 1999 | Francujo |
Jacques-Louis Descemet | 1761 | 1839 | Francujo |
Dickson Nurseries Ltd. | Irlando | ||
Pedro Dot | 1885 | 1976 | Hispanujo |
Claude Ducher | 1820 | 1874 | Francujo |
André Eve | Francujo | ||
Hans Jürgen Evers | 1940 | 2007 | Germanujo |
Jean-Marie Gaujard | 1903 | 1995 | Francujo |
Rudolf Geschwind | 1829 | 1910 | Aŭstrio-Hungario |
Jules Gravereaŭ | 1844 | 1916 | Francujo |
Jean Baptiste Gulliot | 1803 | 1882 | Francujo |
Julien-Alexandre Hardy | 1781 | 1876 | Francujo |
Robert Harkness | 1851 | 1920 | Anglujo |
Karl Hetzel | 1923 | 2003 | Germanujo |
Richard Huber | 1927 | 2013 | Svislando |
Jackson & Perkins | Usono | ||
Hermann Kiese | 1865 | 1923 | Germanujo |
Reimer Kordes | 1922 | 1997 | Germanujo |
Wilhelm Kordes 2a | 1891 | 1976 | Germanujo |
Max Krause | 1880 | 1937 | Germanujo |
Jean Laffay | 1795 | 1878 | Francujo |
Peter Lambert | 1860 | 1939 | Germanujo |
Walter E. Lammerts | 1904 | 1996 | Usono |
Louis Lens | 1924 | 2001 | Belgio |
Gergely Márk | 1923 | 2012 | Hungarujo |
Samuel McGredy | Irlando | ||
Meilland | Francujo | ||
Moreau-Robert | Francujo | ||
Ralph Moore | 1907 | 2009 | Usono |
Wilhelm Mühle | 1844 | 1908 | Bohemio/Rumanio |
Werner Noack | 1927 | Germanujo | |
Louis Claude Noisette | 1772 | 1849 | Francujo |
Pierre Oger | 1816 | 1894 | Francujo |
Pernille Olesen | 1949 | Danujo | |
William Paul | 1823 | 1905 | Anglujo |
Louis Joseph Ghislain Parmentier | 1782 | 1847 | Belgio |
Joseph Hardwick Pemberton | 1852 | 1926 | Anglujo |
James Plaisted Wilde, Lord Penzance | 1816 | 1899 | Anglujo |
Jean Pernet | 1832 | 1896 | Francujo |
Joseph Pernet-Ducher | 1859 | 1928 | Francujo |
Dorus Theus Poulsen | 1850 | 1925 | Danujo |
Marcel Robichon | Francujo | ||
Gerrit de Ruiter | 1882 | 1965 | Nederlando |
Ewald Scholle | 1934 | Germanujo | |
Daniel August Schwartzkopf | ĉ. 1738 | 1817 | Germanujo |
Rolf Sievers | Germanujo | ||
Peter Strassheim | 1850 | 1923 | Germanujo |
Herbert Swim | Usono | ||
Mathias Tantau | 1882 | 1953 | Germanujo |
Mathias Tantau jun. | 1912 | 2006 | Germanujo |
Victor Teschendorff | 1877 | 1960 | Germanujo |
Graham Thomas | 1909 | 2003 | Anglujo |
Walter van Vleet | 1857 | 1922 | Usono |
Jean Pierre Vibert | 1777 | 1866 | Francujo |
Max Vogel | 1893 | 1949 | Germanujo |
Christoph Weigand | 1839 | 1909 | Germanujo |
Nicola Welter | 1854 | 1920 | Germanujo |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1
- Annette Timmermann, Andrea Rausch: DuMonts kleines Rosenlexikon - Sorten, Herkunft, Verwendung und Pflege. Nebel Verlag 2004, ISBN 3-89555-206-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Datenbank (engl.)
- Welt der Rosen