Saltu al enhavo

Rovia kivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rovia kivio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Apterigedoj Apterygidae
G.R. Gray, 2003
Genro: Apterigo Apteryx
Specio: A. rowi
Apteryx rowi
(Tennyson et al., 1851)
Konserva statuso
NE (ne taksita)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rovia kivioOkarita kivio (Apteryx rowi) konata ankaŭ kiel RovioOkarita bruna kivio, estas membro de la familio de kivioj nome Apterigedoj, priskribita kiel nova birdospecio por la scienco en 2003. La specio estas parto de la komplekso Bruna kivio, kaj estas morfologie tre simila al aliaj membroj de tiu komplekso. Ĝi troviĝas en limigita areo de la arbaro ĉe la laguno Okarito en la Okcidentmarborda Regiono de la Suda Insulo de Novzelando,[1] kaj havas populacion de nur ĉirkaŭ 300 birdoj.[2] Kelkaj Roviaj kivioj povas vivi ĝis 100 jaroj.[3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Rovia kivio estas monotipa specio.[1] Ties genronomo Apteryx signifas en la greka "sen flugiloj".[4] Tiu birdo estas membro de la ordo de Strutoformaj kaj havas similaĵojn kun la aliaj (Emuo, Struto, Reaoj, Kazuaroj). Ties sternumo ne havas kilon, ties flugiloj estas minimumaj, kaj ĝi ne havas uropigan glandon. Ankaŭ ties palato estas distinga, kaj ties plumoj havas nek barbiojn nek postmudaĵojn. Aliaj karakteroj kiuj estas similaj al la aliaj kivioj estas malforta maĉstomako kaj la fakto ke ili estas senvostaj kaj havas nur vostostumpon.[5]

Teritorio kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Rovia kivio loĝas en la arbaro ĉe la laguno Okarito de la Okcidenta Marbordo de la Suda Insulo de Novzelando.[1][2] La 29a de Junio 2010, oni liberigis tri reproduktajn parojn ĉe la Insulo Blumine kiel parto de reprodukta programo.[6]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La ino povas demeti ĝis tri ovojn, ĉiu en diferenca nesto. Kaj la masklo kaj la ino kovas la ovojn. La ovo estas tre granda, kaj ĝi pezas 20% el la ina pezo (kiel ĉe ĉiuj kivioj). Plej paroj estas monogamaj dum siaj vivoj.[3]

Statuso kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Ties konservostatuso estas taksita "enlande kritika". Konservoklopodoj kiaj la Operation Nest Egg kaj la kontrolo kontraŭ ermenoj estis parte sukcesaj per restaŭrado de la populacio de Rovia kivio. Tamen la Rovio estas ankoraŭ ĉe febla stato. Predado, ĉefe fare el enmetitaj animaloj kiaj la ermenoj, estas ankoraŭ la plej granda minaco kontraŭ la Rovio. La Sudokarita Arbaro estis deklarita kivia rezervejo en 2000.[3]

  1. 1,0 1,1 1,2 Clements, J (2007)
  2. 2,0 2,1 New Zealand Department of Conservation (DOC), (2009)
  3. 3,0 3,1 3,2 New Zealand Department of Conservation (D.O.C), (2009(a))
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. "Kiwi released on Blumine Island", The Marlborough Express, 30a de Junio 2010. Kontrolita 1a de Novembro 2011.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Kiwis". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–90. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Kiwis". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 180. ISBN 0-8160-3377-3.
  • New Zealand Department of Conservation (DOC) (2009). "Rowi: New Zealand native land birds". New Zealand Department of Conservation (DOC). Konsultita 2009-07-25.
  • New Zealand Department of Conservation (DOC) (2009(a)). "Facts about Rowi". New Zealand Department of Conservation (DOC)". Retrieved 2009-07-25.
  • Tennyson, A.J.D.; Palma, R.L.; Robertson, H.A.; Worthy, T.H.; Gill, B.J. (2003). "A new species of kiwi (Aves, Apterygiformes) from Okarito, New Zealand". Records of the Auckland Museum 40: 55–64.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]