Erfurt-Roter Berg
Roter Berg estas urbokvartalo en la nordo de Erfurto. Ĝi nomiĝas laŭ la apuda samnoma monteto kaj apartenas al la Erfurta Nordo.
Loĝdomblokzono
[redakti | redakti fonton]Same kiel la aliaj tri partoj de la Erfurta Nordo ĝi estas artefarita kvartalo. La tuto konsistas el 4 partoj kun po ringforme starigitaj turdomegoj. Sudokcidente estas la Karl-Reimann-ringostrato, nordokcidente la Julius-Leber-ringostrato, nordoriente la Jakob-Kaiser-ringostrato kaj sudoriente la Alfred-Delp-ringostrato. Simila domaro estas la Erfurta Sudoriento .
Situo
[redakti | redakti fonton]La kvartalo limas: norde la monteton Roter Berg (kie estas la bela Zooparko kaj kie troviĝis la unua flugkampo de Erfurto); oriente la Roter-Berg-setlejon (apartenantan al Hohenwinden); sude kaj okcidente metiajn/industriajn zonojn apartenantajn al Hohenwinden kaj Gispersleben.
Oni komencis la konstruon de la kompleksoj (por 15000 loĝantoj) en 1977. Nur en 1992 venis konekso al la publika trafiko tramvoje (unue la linio 6, nuntempe la linio 5 rekte ĝis la Stacidomo de Erfurto).
Hodiaŭ estas en la 0,77 km² granda areo ankoraŭ 3909 loĝejoj en sume 234 konstruaĵoj. Kelkaj blokoj jam estis plimalgrandigitaj aŭ malkonstruitaj pro la en la tuta urbo ĝis 2010 observebla malkresko da loĝantoj.
Por allogi novajn homojn oni iniciatis socialajn projektojn. En 2008 la urbo havis la ideon instali ĝardenon de diversaj generacioj tie: en la ejo de la infanĝardeno kaj la poroldula klubo (Jakob-Kaiser-ringstrato) iĝu renkontiĝejo transgeneracia.
Demografia evoluo kaj regresanta naskokvanto
[redakti | redakti fonton]La nombro de la loĝantoj ĉe Roter Berg ŝrumpas. La averaĝa aĝo de 46,9 jaroj estas super la tuturba meznombra aĝo; la mortokvoto estas trioble pli alta ol la naskokvanto. En la kvartalo estas de 1978 la Heinrich-Hertz-gimnazio.
Datumoj de la urba administrado de Erfurt (ĉiun jaron je la 31-a de decembro).
Jaro | Loĝantaro | Evoluo (1990 = 100 %) |
Evoluo en Erfurto (1990 = 100 %) |
---|---|---|---|
1990 | 13.093 | 100,0 | 100,0 |
1995 | 12.114 | 92,5 | 93,4 |
1996 | 11.580 | 88,4 | 91,9 |
1997 | 10.810 | 82,6 | 90,6 |
1998 | 9.839 | 75,1 | 89,3 |
1999 | 9.056 | 69,2 | 88,0 |
2000 | 8.619 | 65,8 | 87,6 |
2001 | 8.021 | 61,3 | 87,4 |
2002 | 7.424 | 56,7 | 87,2 |
2003 | 7.192 | 54,9 | 88,0 |
2004 | 6.802 | 52,0 | 88,4 |
2005 | 6.663 | 50,9 | 88,5 |
2006 | 6.345 | 48,5 | 88,4 |
2007 | 5.883 | 44,9 | 88,5 |
2008 | 5.648 | 43,1 | 88,5 |
2009 | 5.532 | 42,3 | 88,8 |
2010 | 5.661 | 43,2 | 89,2 |
2011 | 5.695 | 43,5 | 89,8 |
2012 | 5.691 | 43,5 | 90,4 |
Elektoj
[redakti | redakti fonton]Partio | Urba konsilantaro 2009 | Landa parlamento 2009 | Federacia parlamento 2013 | Eŭropa parlamento 2009 |
---|---|---|---|---|
Partopreno en la balotadoj | 30,9 | 42,1 | 48,7 | 30,9 |
CDU | 16,6 | 19,8 | 27,2 | 19,8 |
La Maldekstro | 31,3 | 42,4 | 36,4 | 38,2 |
SPD | 34,9 | 17,9 | 18,0 | 18,8 |
Verduloj | 3,3 | 4,9 | 3,4 | 4,0 |
FDP | 3,8 | 4,4 | 1,4 | 4,1 |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Steffen Raßloff: Das Neubaugebiet Roter Berg. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 37 (2008), p. 16.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la historio de Roter Berg ĉe erfurt.web.
- Datenoj demografiaj de la urbo. Arkivigite je 2010-12-25 per la retarkivo Wayback Machine