Saltu al enhavo

Rorŝaĥ-testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu faldita bildo de Rorschach en originala koloro

La Rorŝaĥ-testo (aŭ Testo de Rorschach) estas psiĥodiagnoza testo, evoluigita de Hermann Rorschach kaj celante rekoni personecon de individuoj. Ĝi apartenas al la t.n. projekciaj testoj kaj estas uzata fare de psiĥoanalizistoj kaj psiĥiatro. Originale, la nocio „psiĥodiagnostiko“ signifis nur tiun metodon.

La Rorschach-testo estis publikigita en 1921 kaj disvastigis en Eŭropo kaj Usono en la 1930-aj kaj 40-aj jaroj. Nuntempe ĝi estas la plej ofte citita, menciita psiĥologia testo en publikaj eldonaĵoj.

La testo konsistas el analizo de respondoj al dek tabuloj, sur kiuj videblas specife ellaboritaj inkomakulaj bildoj. Ekzistas dismonde preskaŭ dekduo da paralelaj serioj, kiuj ne estas aĉeteblaj libere en komerco. Por la psiĥologoj gravas, ke ili kaŝu la bildojn, ĉar tio influus la testontojn. La tabuletoj estas prezentitaj en donita sekvo, kun la montro, ke la tabuletoj estas turneblaj ĉiuflanke. Tiam oni demandas la personon: „Kio povas tio esti?“ kaj la psiĥologo aludas je tio, ke ne ekzistas „ĝustaj“ aŭ „falsaj“ respondoj. Dum la testpersono traktas la tabuleton, oni notas la eldirojn, rimarkojn, prenon (turnojn) de la tabuleto same kiel la reagan tempon.

La analizado de la testo entenas kvin ĉefajn aspektojn:

  • Lokalizado, tio estas kiujn partojn de la tabuleto analizis la persono,
  • Difinado, je kiu aspekto de la tabuleto koncentriĝis la respondo (formo, koloro, ombrigo, moviĝo, etfiguroj).
  • Enteno, kion ŝi/li vidis sur la tabuletoj.
  • Ofteco, ĉu la respondo estas ripetiĝanta ĉe multaj testpersonoj (originaleco, banaleco)
  • Specifaj fenomenoj, ekz. perturbo, reaga, responda tempo, ĝeno ks.

La analizado de la Rorŝaĥ-testo okazas laŭ ĉiuj notitaj faktoroj kiel unuo. Ne ekzistas standarda katalogo por la analizado pro la nenombreblaj kombinaj eblecoj.

Kontraŭdiro

[redakti | redakti fonton]

La Rorschach-testo estas diskutita pro diversaj kaŭzoj; laŭ kritikistoj, la ink-makulaj bildoj estas fakte negravaj, la psiĥologojn povas influi subjektivaj impresoj kaj avantaĝoj, antaŭjuĝoj. La valideco kaj la vereco de la testo estas neklara kaj la testo povas maksimume aludi je personeco.

La uzantaj psiĥologoj asertas, ke la analizado fare de fakuloj estas fidebla, sekura, nefalsigebla, donante eble plej kompletan bildon pri persono, fareblan per psiĥologiaj testoj.

La tabuloj

[redakti | redakti fonton]