Saltu al enhavo

Roland Geißler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roland GEISSLER (naskiĝinta la 10-an de marto 1953 en Mühlberg) estas germana faklibra verkisto pri marŝado kaj biciklado. Li vivas kaj agadas en Leinfelde.

Post trejniĝo kiel bov-bredado ĉe kolĥozo apud Nordhausen li studis ĉe la Agrikulturinĝeniera Lernejo de Altenstein kaj iĝis diplomita agronominĝneniero en la 1973-a jaro. Inter 1974 kaj 1990 li aktivis ĉe Freie Deutsche Jugend kaj aliaj partiaj organizaĵoj. En 1990 li estis doganulo. Inter 1991 kaj 1993 li profesie aliorientiĝis fremdultrafiken kun trejniĝo ĉe Klerigejo de DAG en Göttingen. Poste li laboris (ĝis 2009) en turismaj agentejoj je Heidelberg kaj Göttingen. Liberprofesia verkisteco startis en 2009.

Inter 1991 kaj 1999, Geißler verkis artikolojn por regionaj redakcioj de la gazetoj "Hessisch-Niedersächsische Allgemeine", "Rhein-Neckar-Zeitung" kaj "Thüringische Landeszeitung", inter 2002 kaj 2004 ankaŭ por "RadTouren", kolonja periodaĵo pri biciklaj vojaĝoj. Privata marŝemo ekis jam en la 1982-a jaro. En 1996 li planis piedmarŝe konatigi al si la tutan Eichsfeld-regionon kun posta verko de detala gvidlibro. Post furoro de ĝi post apero en 1998, li sekvigis similaĵojn pri aliaj regionoj.

Librojn de li eldoniĝis ofte en Bad Langensalza ĉe eldonejo Rockstuhl. Geißer iam sekvis kurson ce la Landa Sportlernejo je Bad Blankenburg kaj deklariĝis oficiala montomarŝad-gvidanto fare de anoj de la marŝadsocieto Thüringer Gebirgs- und Wanderverein. Ĉi-rilate li ofertas laŭkomisie marŝad-akompanon; Geißler estas anktaŭ afergvidanto de la sporta societo ESV Lok Leinfelde. De 2001 lia entuziasmiĝo pri biciklado ekis, kio videblis ĉe diversaj publicitaĵoj.

  • Die schönsten Wanderungen im Eichsfeld, Mecke-Druck, Duderstadt 2000, ISBN 978-3-932752-51-3
  • Wanderführer für Nordthüringen, parto 1: Bleicheröder Berge, Harz und Alter Stolberg, Starke Druck, Sondershausen 2001, ISBN 978-3-9807565-0-1
  • Wanderführer für Nordthüringen, parto 2: Hainleite, Goldene Aue, Kyffhäusergebirge, Schmücke und Hohe Schrecke, Starke Druck, Sondershausen 2001, ISBN 978-3-9807565-1-8
  • Die schönsten Wanderungen und Radtouren rund um die Drei Gleichen in Thüringen, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2004, ISBN 978-3-937135-57-1
  • Wanderführer Fahner Höhe, Bad Tennstedt und Unstruttal, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2005, ISBN 3-937135-58-8
  • Großer Hainich-Wanderführer, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, tria eldono 2014, ISBN 978-3-86777-160-3
  • Die schönsten Wanderungen zwischen Südharz, Hainleite und Goldene Aue, Starke Druck, Sondershausen 2006, ISBN 978-3-9808465-9-2
  • Wanderführer um Bad Liebenstein und den Inselsberg, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-79-6
  • mit Harald Rockstuhl: Wanderführer mit Radtouren – Forsthaus Thiemsburg, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-95-6
  • Die schönsten Wanderungen zwischen Kyffhäuser, Hainleite, Schmücke und Hohe Schrecke, kun propono de interesaj biciklo-vojoj, Starke Druck, Sondershausen 2009, ISBN 978-3-9811062-5-1
  • kun Harald Rockstuhl: Wanderführer – Baumkronenpfad im Nationalpark Hainich, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, tria eldono 2010, ISBN 978-3-86777-199-3
  • Großer Wanderführer Unstrut mit Radtourenvorschlägen, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2016, ISBN 978-3-938997-09-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]