Saltu al enhavo

Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roazhon)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rennes (stacidomo) kaj Rennes (pariza metrostacio).
Panorama vido de la urbo je majo 2010 el la katedralo
Panorama vido de la urbo je majo 2010 el la katedralo
Rennes
france Rennes, bretone Roazhon, galoe: Resnn, esperante Renno
urbo
Malnovaj domoj sur Placo de sankta Anna en Rennes
Oficiala nomo: Rennes
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine Prefektejo
Arondismento Rennes ties ĉefurbo
Kantono Ĉefurbo de 11 kantonoj
Interkomunumreto Rennes Métropole
Historia regiono Bretona duklando
Kvartaloj
Konstruaĵoj Belarta muzeo, Urbodomo, Naĝejo Saint-Georges
Riveroj Ille, Vilaine
Situo Rennes
 - alteco 39 m s. m.
 - koordinatoj 48° 06′ 53″ N 01° 40′ 46″ U / 48.11472 °N, 1.67944 °U / 48.11472; -1.67944 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 74 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 20 m s. m.
Areo 50,39 km² (5 039 ha)
Loĝantaro 206 604 (2009)
Denseco 4 100,1 loĝ./km²
Urbestro Nathalie Appéré
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 35000, 35200, 35700
INSEE 35238
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Vikimedia Komunejo: Rennes
Retpaĝo: www.ville-rennes.fr
Map
Parlamentejo de Bretonio en Rennes

Renno (france Rennes ​[ʁɛn], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Renno) estas urbo okcidente de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la nuna administra regiono Bretonio, ankaŭ de la pli vasta historia kaj kultura regiono, same nomata Bretonio, kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas sur la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, ĝi estas la franca urbo, kie averaĝe la popolo estas la plej juna.

En 2009, Rennes enhavis 206 604 loĝantojn. Rennes estas la dekunua pli granda urbo en Francio laŭ la nombro de loĝantoj[1]. La urba unuo enhavis 305 270 loĝantojn en 2008[2]. Ĝia urba areo, kiu enhavis 654 478 loĝantojn en 2008, estas la dekunua areo en Francio[3], laŭ la loĝantaro. Rennes estas la plej loĝata urbo en Bretonio antaŭ Brest, situanta okcidente.

Rennes estis, en 2006, la oka urbo en Francio laŭ la nombro de studentoj[4].

Rennes estis ankaŭ, en 2008, la dua pli dinamisma urbo en Francio post Toulouse[5].

Statistikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Areo : 50,22 km2
  • Loĝantoj : 206 229 (2002) (dek-unua urbo de Francio)
1841 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009
37 895 151 948 180 943 198 305 194 656 197 536 206 229 209 613 206 604

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la kvartalo.

La komunumo de Rennes estas dividita en 12 kvartaloj kies nomoj estas :

  1. Le Centre
  2. Thabor/Saint Hélier
  3. Bourg-l’Evêque-Moulin du Comte
  4. Saint-Martin
  5. Maurepas-Patton-Bellangerais
  6. Jeanne d’Arc-Longs-Champs-Atalante
  7. Francisco Ferrer-Vern-Poterie
  8. Le Sud-Gare,
  9. Cleunay-Arsenal-Redon,
  10. Villejean-Beauregard
  11. Le Blosne
  12. Bréquigny

Monumentoj kaj kuriozaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Industrioj: aŭtomobilaj, telekomunikadaj

Transporteblecoj

[redakti | redakti fonton]

Rennes estas atingebla pere de fervojo (2 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj kaj metroo. En 2005, Renno estas la plej malgranda urbo tutmonde, kiu havas metroon (Sed la urbo Lausanne baldaŭ superos tiun rekordon). Tiu metroo estas aŭtomata, sen ŝoforo.

Komunaj transportiloj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tre uzita kaj densa reto da urbaj kaj ĉirkaŭurbaj transportaj rimedoj, estrata de STAR, per de busoj kaj aŭtomata metroo (subtera kaj surtera). Tio faciligas la movojn (per la karto RFID KorriGo ekde 2006). Ĝi ebligas solvi la trafikŝtopiĝojn en la centro kaj samtempe pligrandigi la paŝavenuojn.

Bicikla reto

[redakti | redakti fonton]

Du cent senpagaj bicikloj povas esti uzataj dum du horoj ĉirkaŭ 25 stacioj ĉie en la urbo. Tiu servo nomata Biciklo laŭvole Vélo à la carte, hodiaŭ ĉeestanta en diversaj aliaj grandaj urboj alvenis unue en Rennes en Junio de 1998 danke al la reklama firmao Clear Channel.

Aŭtovojoj

[redakti | redakti fonton]

La rapid-vojoj deiras stelforme al ParizoBrest (E 50), al ĝis CaenNantes (A84, E03), al Saint-Malo (D 137) aŭ al Vannes, Lorient kaj Quimper (N 24).

Fervoja reto

[redakti | redakti fonton]
TGV en la stacidomo.

Rennes estas la pordo de Bretonio, kiam oni alvenas de Parizo aŭ de iu urbo inter Nordo kaj Oriento; la stacidomo de Rennes distancas je 2h05 de Parizo kaj 1h de Mans pere de TGV. Rennes estas ankaŭ proksime de la flughaveno Paris-Charles de Gaulle je 2h45, 4h de Lyon (Lyon-Part-Dieu) kaj 4h30 de Lille (Lille-Europe). Unu linio de metroo ebligas rapidajn movojn (110 000 vojaĝoj/tage). La stacidomo entenas ankaŭ multajn haltejojn de TGV kaj TER. Ĝi estas ankaŭ centra punkto kun siaj ligoj de la busreto kaj la metroo (kie dua linio estas planita por 2015/2018). En 2013, Rennes estos je 1h23 for de Parizo dank'al pligrandigo de la rapidfervojo Le Mans - Rennes. Tiuokaze, estas planata konstrui novan kvartalon de tipo EuraLille nomita EuraRennes, novan etan stacidomon kaj konstruadon de 120 000 m2 de laborejo. Ekzistas ankaŭ eta stacidomo ĉirkaŭ la malsanulejo: la stacidomo de Rennes-Pontchaillou kaj universitato université Rennes 2, sur la linio Rennes - Saint-Malo.

Rivera reto

[redakti | redakti fonton]

Per la Vilaine kaj la kanalo inter Ille kaj Rance, Rennes disponas plurajn akvajn vojojn relative gravajn sed malmulte uzataj.[6] Ĝia reto estas uzata nur okaze de grava alporto aŭ turista kialo.[6]

Aviadila transporto

[redakti | redakti fonton]

Rennes disponas ankaŭ flughavenon, situantan 7 kilometrojn for de la urbocentro, sud-okcidente sur la urbo de Saint-Jacques-de-la-Lande. La flughaveno ebligas al komunumo de Rennes vojojn al aliaj naciaj urboj samkiel internaciaj. Kun 536 841 vojaĝantoj registritaj, la flughaveno de Rennes estas la 18-a plej grava flughaveno por la personoj kaj la 9-a por la varoj kun 12 542 tunoj..[7]

  • Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
  • 58 000 studentoj (2002) Rennes estas la franca urbo, kiu entenas la plej grandan procenton da studentoj.
  • Rennes School of Business

Ekzistas pluraj artaj festivaloj:

Simbolurboj

[redakti | redakti fonton]

Jen la blazonoj de Rennes.[8]

La blazono de Rennes.
La blazono de Rennes je la 1a imperio.
  • « Vivre en intelligence » (Vivi inteligente).
  • « À ma vie » (Pro mia vivo)
  • « Sine macvla » (Senmakula).
  • « Urbs rhedonum incensa, resurgens » (La urbo de Rennes flamigita, renaskiĝinta).

Esperanta vivo

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo. En 2002, vic-urbestro inaŭguris placeton Zamenhof, kiu hazarde troviĝas tute apud la Esperanto-klubejo.

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 107 voĉdonojn (0,20% de voĉoj) en 2004, kaj 141 voĉdonojn (0,29% de voĉoj) en 2009.

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

En 2003, la ĝemelaj urboj de Renno estas:

  1. Rennes en chiffres 2006-2007 (2008). Découvrir Rennes Carte d'identité. Ville de Rennes. Alirita 1-a de Septembro 2008.
  2. Insee - Population de l'aglomération de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011
  3. Insee - Population de l'aire urbaine de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011
  4. Atlas 2006 de l’enseignement supérieur (2006). Alirita 4-a de Oktobro 2008.[rompita ligilo]
  5. L'express N°3074 de la 2-a de Junio 2010
  6. 6,0 6,1 Le transport fluvial urbain : utopie ou piste à explorer ? - Rennes. Maville.com. Arkivita el la originalo je 2009-01-26. Alirita la 25-a de Septembro 2008.
  7. (2007) Carnet de vol 2007. Rennes: Chambre de Commerce et d'Industrie de Rennes.
  8. Arĥivoj de Rennes Arkivigite je 2009-06-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]