Rjazana linio
Rjazana linio | |
---|---|
Trafikado | |
Trafikanto | Moskva fervojo |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | ? km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
La Rjazana linio estas fervoja linio de Moskvo al Rjazan tra la urboj Luberci, Ĵukovskij, Ramenskoje, Beloozjorskij, Voskresensko, Kolomna, Ozjori, Luĥovici, Zarajsk, Ribnoje. Ĝi trapasas Moskvon (Centra, Orienta, Sud-Orienta distriktoj), Moskvan provincon kaj Rjazanjan provincon. Konstruita en 1862 inter Moskvo kaj Kolomna, ĝi estis la 19-a fervoja linio funkcianta tiutempe en Rusio kaj unu el la plej malnovaj ĉe la Moskva fervojkruciĝo.
La sekcio Kazana stacidomo - Luberci-1 estas kombinita kun la Kazana linio. Estas kvar ĉefaj trakoj inter la Kazana stacidomo kaj la stacio Ippodrom (Ramenskoje), la sekcioj Faustovo-Vinogradovo kaj Ribnoje-Rjazan estas tritrakaj, la cetero de la linio estas dutraka. Ĝi estas la nura linio de la Moskva fervojo kun maldekstra trafikflanko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Рязанское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.
|