La regno de Kuŝ estis grava parto de la historio de Nubio dum la helena kaj romiaantikvo. En la hebrea lingvo la vorto kuŝ signifas negro; do la popolo de la regno kuŝ estis nigruloj, same malhelaj kiel la nuntempaj sudananoj.
Kuŝ estas la nomo, kiun donis la antikvaj egiptoj al la regno, kiu situis sude de ilia lando ekde la malnova egipta imperio. Tiu regno ekzistis dum tre longa tempo kaj devenas de neolitikajkulturoj evoluiĝintaj en la Nila koridoro de la nuna Sudano kaj de la egipta Nubio. Arkamani la 1-a estas la unua reĝo de Kuŝ enterigita en Meroe, en la nubia piramido BEG S 006, proksime al sia edzino, la reĝino Bartarê (piramido BEG S 004) kaj sia sukcedinto Amanislo (piramido BEG S 005).
Dum longa tempo oni konsideris tiun kulturon parton de la egipta civilizo, kaj tial malmultaj esploroj estis faritaj rilate al ĝi.
Nefertumĥura Taharko, reĝo de la 25a egipta dinastio, aŭ de la regno de Kuŝ, kies regado proksimume estis inter 690 a. K. kaj 664 a. K. apartenas al la Tria Meza Periodo de Egiptio.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Kuŝ: