Qāf
Aspekto
qāf | |||
---|---|---|---|
Izolite | Fine | Interne | Komence |
ﻖ | ـﻖ | ـﻘ | ﻗ |
La qāf (arabe قاف, qāf) estas la dudekunua litero de la araba alfabeto. En la klasika araba ĝi reprezentas la fonemon /q/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon plozivan, uvularan kaj nevoĉan.
En la Abĝad-numeraloj ĝi havas la valoron de 100.[2]
En Esperanto ĝi estas kutime esperantigita per la litero "k", kaj ĝi aperas tiel interalie en la arabdevenaj vortoj burko, fakiro, Irako, Kataro kaj Korano.
Historio
[redakti | redakti fonton]La litero qāf derivas de la qop fenica, kiu rezultis en la q de la latina alfabeto kaj en la kuoppo (Ϙ) en kelkaj praversioj de la greka alfabeto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
- ↑ Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.