Punktoflugila sturno
Punktoflugila sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktoflugila sturno, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saroglossa spiloptera (Vigors, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punktoflugila sturno (Saroglossa spiloptera) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Saroglossa kiu enhavas nur tiun monotipan azian specion kaj alian afrikan. Tiu ĉi troviĝas ankaŭ en Pakistano, nordorienta kaj centra Bangladeŝo, Birmo, okcidenta Tajlando kaj eble Butano, sed reproduktiĝas nur en himalajaj deklivoj de norda Barato (Himaĉal-Pradeŝo suden al norda Utar-Pradeŝo) kaj Nepalo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.
Tiu specio estas kazo de seksa duformismo ĉar la ino multe pli senkoloras kaj brunecas dum la masklo havas grizbrunajn kapon kaj supran dorson iom makulecajn, helbrunajn flugilojn kun nigracaj flugilplumoj, malhelbrunan suban dorson kaj pugon kaj pli malhelbrunan voston. En subaj partoj rimarkindas brikruĝeca gorĝareo, blankeca supra brusto (iom makuleca) kaj oranĝecaj suba brusto kaj ventro. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Saroglossa spiloptera[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|