Saltu al enhavo

Ptolomeo la 13-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ptolomeo la 13-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 62 a.Kr.
en Egiptio
Morto probable la 13-an de januaro 47 a.Kr.
en per drono en la Nilo
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Ptolemeo la 12-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Kleopatro la 5-a de Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Cleopatra Tryphaena (en) Traduki, Berenico la 4-a de Egiptio, Kleopatro (la 7-a), Arsinoe la 4-a kaj Ptolemeo la 14-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Kleopatro (la 7-a) (50 a. K.–48 a. K.) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ptolemeo la 13-aPtolemeo la 13-a Theos Filopator (greke: Πτολεμαῖος Θεός Φιλοπάτωρ,Ptolemaĩos, latine: Ptolemaeus; naskiĝis ĉirkaŭ 62 a.Kr.; mortis 14-jara probable la 13-an de januaro 47 a.Kr. per drono en la Nilo) estis faraono de Egiptio de 51 ĝis 47 a.K., do de la 11-a ĝis la 14-a vivjaro, kaj unu el la lastaj membroj de la Ptolemea dinastio (305–30 a.K.). Li estis la filo de Ptolomeo la 12-a kaj de 50 ĝis 48 a.Kr. estis kunreganto kun lia fratino kaj edzino, la faraoino Kleopatro la 7-a. Kiam li edziĝis, li do estis 12-jara kaj Kleopatro 19-jara. La eliro de Kleopatro el Egiptio en 48 a.Kr. kaŭzis internan militon eksplodi inter la faraonoj. Ptolemeo poste regis kun sia alia fratino kaj dua edzino, Arsinoe la 4-a, sed nur kelkajn monatojn ĝis li mortis. Arsinoe la 4-a estis unu jaron pli juna ol sia fratino Kleopatro kaj do nur 6 jarojn pli aĝa ol Ptolemeo la 13-a.